Kamilla Hollay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamilla Hollay
Persona informo
Naskonomo Hollay Kamilla Borbála
Naskiĝo 7-an de novembro 1894 (1894-11-07)
en Budapeŝto
Morto 9-an de februaro 1967 (1967-02-09) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Jenő Szatmári
Okupo
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Kamilla Hollay [holai] aŭ ĉefe en Germanio Camilla von Hollay, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Hollay Kamilla Borbála estis hungara aktoro. Ŝia edzo estis Jenő Szatmári.

Kamilla Hollay[1][2] naskiĝis la 7-an de novembro 1894 en Budapeŝto (aliaj naskiĝdatoj estas eraraj!), ŝi mortis la 9-an de februaro 1967 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kamilla Hollay maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Székesfehérvár, sed iom poste Jenő Illés allogis ŝin al la filma industrio. Estis ŝi, kiu havis jam jaran kontrakton kun la filma produktejo, tial oni aprezas ŝin la unua hungara filma aktorino. Post la 1-a mondmilito ŝi estis aktoro (ankaŭ teatra) en Berlino. En 1933 ŝi hejmenvenis jam malaktiva kiel aktoro, sed aktiva kiel libretisto. En 1953 ŝi estis deklarita "malamiko de la popolo" kaj ŝi estis deportita al Hajdúnánás, sed post jaro (ja mortis Stalino) ŝi revenis kaj vivis en maljunulejo. Ŝi edziniĝis en 1924.

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • János vitéz (1916) - (Iluska (ina ĉefrolo)
  • Tatárjárás (1917) - Treszka Lohonyay
  • Szép Ilonka (1922)
  • Felesleges emberek (1926)
  • Waterloo (1929)
  • Tingel-Tangel (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]