Kamina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Kamina estas grandurbo kaj provinca ĉefurbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Diagramo pri liverado, kie Kamina estas en la suda parto

Bazaj informoj

Geografio

Kamina situas en montaro en la suda landparto. Kolwezi troviĝas 226, Mwene-Ditu 257, Likasi 314, Mbuji-Mayi 326, Lubumbashi 424, Kananga 425, Kinŝaso 1179 km.

Historio

La belga armeo establis grandan armean bazon en Kamina post la 2-a mondmilito. Post la sendependiĝo Unuiĝintaj Nacioj kontrolis la bazon, sekve ĝi neniam apartenis al memdeklara ŝtato Katango.

Trafiko

Kamina havas flughavenon kaj ankaŭ apartan armean flughavenon. Vojoj kuras el la urbo al Kananga, Kolwezi kaj Kalemie. La urbo estas fervoja nodo, trajnoj trafikas al Kananga, Kindu kaj Lubumbashi.

Klimato

Kamina situas en tropika klimato, kie la averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas ĉ. 1400 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.

Fontoj