Kamoke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kamoke
setlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 230 979  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 58′ N, 74° 13′ O (mapo)31.9744474.22444Koordinatoj: 31° 58′ N, 74° 13′ O (mapo) [+]
Alto 201 m [+]
Kamoke (Panĝabo)
Kamoke (Panĝabo)
DEC
Kamoke
Kamoke
Situo de Kamoke
Kamoke (Pakistano)
Kamoke (Pakistano)
DEC
Kamoke
Kamoke
Situo de Kamoke

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kamoki, Pakistan [+]
vdr

Kamoke, urdue کامونکے‎, panĝabe کامونکى estas urbego en provinco Panĝabo (Pakistano), en kantono de Guĝranvalo, kie ĝi estas distrikta sidejo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kamoke situas sur montetaro en nordorienta Pakistano. Guĝranvalo troviĝas 21, Lahoro 44 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kamoke estis jam loĝloko dum la Mogola Imperio. Post falo de la mogoloj alvenis britoj (1849-1947). Dum sendependiĝo de Pakistano la hinduoj kaj sikoj forlasis la landon kaj iris al la alia nova ŝtato Barato, samptempe alvenis islamaj rifuĝintoj al Kamoke. En 1992 Kamoke iĝis sidejo de malgranda administra sidejo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2010 2017
25 124 50 257 71 097 150 984 240 405 249 767

La averaĝa jara kresko estas 2.6% ekde 1998, iomete pli, ol la nacia averaĝa kresko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kamoke estas konata pro siaj rizoj, kiu estas kultivita en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Kamoke estas ankaŭ la plej granda rizmerkato en la subkontinento.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kamoke havas ĉefvojajn ligilojn al la proksimaj urbegoj Guĝranvalo kaj Lahoro. Fervojaj ligiloj estas al Lahoro kaj Rawalpindi. La plej proksimaj internaciaj flughavenoj troviĝas en Lahoro kaj Sialkot.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kamoke situas en duonarida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen kun influo de musono. La temperaturo kulminas junie kun averaĝe 40 °C, sed vintre tio ne falas ĝis la frostopunkto. La averaĝa jara precipitaĵo varias inter 500-600 milimetroj. Plejparte pluvas dum musono en julio kaj aŭgusto. En la ceteraj monatoj estas nur simbolaj pluvoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans