Kampa knaŭtio
Kampa knaŭtio (Knautia arvensis) | ||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
| Knautia arvensis (L.) Coult., 1828 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kampa knaŭtio (Knautia arvensis) estas plurjara herba planto el la genro Knaŭtio. Ĝi altas de 30 ĝis 100 cm.
La tigo simplas aŭ povas dividiĝi, ĝiaj haretoj rigidas.
La folioj iom raspe harozas kaj grizverdas; la bazaj, lancformaj aŭ ovalaj, havas petiolon kaj ne dividiĝas, ili foje havas dentojn; la tigaj, paraj, ne havas petiolojn kaj plume kvazaŭdividiĝas.

La kapitulo platas kaj larĝas je 2 ĝis 4 cm. La eksteraj brakteoj pli mallongas ol la floroj. La korolo violbluas aŭ lilakkoloras, ĝi estas baze tubforma kaj finiĝas per 4 petaloj ne egalaj inter si; la eksteraj floroj pli grandas ol la internaj.



Kreska medio
[redakti | redakti fonton]Temas pri specio disvastiĝinta en tuta Eŭropo, ĝi kreskas en herbejo riĉgrunda, laŭ vojoj aŭ rande de arbaro.
Uzo
[redakti | redakti fonton]En la pasinteco oni uzis ĝin kontraŭ haŭtaj kaj diversaj aliaj malsanoj. En kuirarto oni povas uzi etkvante la junajn foliojn, amarajn kaj iom spicajn, en salatoj aŭ por spici supojn, buljonojn aŭ blankan fromaĝon. Ankaŭ la floroj manĝeblas kaj povas ornami legompladojn, salatojn kaj desertojn.


