Kampongcam (urbo)

| Kampongcam | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo urbego | |||
| Administrado | |||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 118 242 () [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 12° 0′ N, 105° 28′ O (mapo)11.993333333333105.46361111111Koordinatoj: 12° 0′ N, 105° 28′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 20 m [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Kampongcam, kmere កំពង់ចាម estas urbego, ĉefurboj de la samnomaj provinco kaj municipo en sudorienta Kamboĝo. La loknomo signifas: haveno de Ĉamoj (etno). La municipo estas subdividita en kvar distriktojn kaj 32 vilaĝojn.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En Kampongcam loĝas 118 242 homoj laŭ [1] en 2025.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbego situas laŭ la dekstra bordo de la rivero Mekongo sur 20 metrojn super la marnivelo 124 kilometrojn nordoriente de la ĉefurbo Pnom-Peno.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La urbego estas ligita al la alia riverbordo per la ponto Kizuna, kiu estas la unua en Kamboĝo, kiu transiras la Mekongon. Kampongcam havas vojajn ligojn al gravaj kamboĝaj urboj, sed al Pnom-Peno jam aŭtovojo servas laŭlonge de la Mekongo. Daŭras ĉirkaŭ 2,5 horojn vojaĝi en tiu itinero ekzemple per ĉitagaj aŭtobusoj, se ne paroli pri la ŝipoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La municipo havas tropikan savanan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen (Aw). La averaĝa jara temperaturo estas 28 °C kaj varias inter 23-32 °C. La precipitaĵo averaĝe estas 1721 mm jare. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-oktobro pli ofte pluvas, dum inter januaro-marto apenaŭ pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- domoj el la kolonia franca epoko
- bambua ponto al insulo
- ponto tra rivero
- gvatoturo, kie la francoj kontrolis la riveron, nun neuzata
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans













