Kanaanidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kanaanidoj (aŭ kanaananoj) estas la plej malnovaj konataj loĝantoj de la biblia lando Kanaano en la regiono de Palestino kaj suda Sirio, ĉefe antaŭ la apero de la izraelidoj dum la 13-a jarcento a.K..

La kanaanidoj estis organizitaj en multnombraj urboŝtatoj, kies urbaj reĝoj agis sendepende unu de la alia, parte unu kontraŭ la alia. Etne ili probable egalas al la anoj de Fenicio - simple la vorto "fenicianoj" havas grekan devenon kaj rilatas al la komercaj kontaktoj de la grekoj kun la ĉefe marbordaj urboŝtatoj de la regiono, dum la vorto "kanaanidoj" havas hebrean devenon (la hebrea vorto קנע qana signifas "komerci") kaj rilatas la najbaraj, konkurencaj kontaktoj de la izraelidoj kun la kanaanidoj.

Post la setlado de la izraelidoj en la regiono dum pluraj jarcentoj izraelidoj kaj kanaanidoj paralele vivis sur la sama teritorio, kaj dividiĝis pere de la religio, ĉar la izraelidoj adoris la judan dion Javeo kaj la kanaanidoj flegis kulton de la dio Baal. Dum la jarcentoj la izraelidoj konkeris ĉiam pli da tereno, kaj interalie okupis la teritorion de Jerusalemo, sed sendepende la du paralelaj malsamaj kredoj pluekzistis. Dum la ekzisto de la du ŝtatoj Israelo kaj Judio, aparte post la streboj pri unuiĝo de la du ŝtatoj sub la reĝoj Davido kaj Salomono, la miksiĝo de la du kulturoj ne plu eviteblis. En la nordo de Palestino la bronzoepoka kulturo de la kanaanidoj, en kiu la virinoj havis gravan socian rolon, pluvivis ĝis granda parto de la ferepoko.

Laŭ novaj arkeologiaj esploroj, interalie de la israelaj arkeologoj I. Finkelstein kaj N. A. Silberman, la diferenco inter la izraelidoj kaj kanaanidoj ne estis aparteno al diversaj etnoj, sed al diversaj vivstiloj (urbe centreca en la ebenaĵo kun intensa agrikulturo, kaj duonnomada vilaĝa vivado en la montaro). Tio korespondas al la proksima lingva simileco inter trovitaj izraelidaj kaj kanaanidaj skribaĵoj.