Kanabo
Kanabo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
Cannabis sativa L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Kanabo (Cannabis) estas genro el la familio de la kanabacoj, kiu kreskas en multaj diversaj klimatoj.
Uzado
Historie, ĝi estis ĉefe uzata por la produktado de fibroj, sed ankaŭ por uzi ĝin kiel drogon: kaj mariĥuano kaj haŝiŝo aŭ farmako. Post ĝia malpermesado, ĝia ĉefa uzo estas por produktado de mariĥuano aŭ haŝiŝo.
Kanaba manĝaĵo estas manĝaĵo preparita kun kanabo. Ekzemploj enhavas la spackukon.
kanabaj fibroj
Efikoj
La efiko de kanabkonsumado varias multe de homo al homo kaj ankaŭ de la kvalito de la herbo, sed jen ĝeneralaj:
Eblaj pozitivaj aŭ dezirindaj efikoj
- Milda eŭforio, sento de ĝenerala bonfarto
- Malstreĉiĝo aŭ malpliigo de streso
- Pli bona aprezo de humuro, muziko, manĝaĵoj kaj arto
- Sento de konekto inter korpo kaj menso, plezura korposento
- Pliakutiĝo de la sensoj
- Kreiva aŭ filozofia pensado
- Forigado de doloroj, ekz. kapdoloro, kramfoj
- Malpliigo de naŭzo
Eblaj neŭtralaj efikoj
- Ĝenerala ŝanĝo en konscio
- Pliigita apetito
- Laco, ripozemo
- Malrapido/singardo
- Ruĝaj okuloj
- Buŝa sekeco
- Ĉesoj en linia memoro
Eblaj negativaj aŭ maldezirindaj efikoj
- Malfacilo je mallongdaŭra memoro
- Maltrankvileco, zorgoj, paranojo
- Kapdoloro
- Kapturniĝo, konfuzo
- Fizika mallerteco
Kanabo kiel farmako
Ekzistas efikoj kiuj havas medicinajn utilecon, ekzemple:
- por batali kontraŭ anoreksio.
- por eviti la naŭzon (ekzemple pro kemioterapio).
- por malpliigi dolorojn.
Konsumado
Por havi maksimuman koncentradon de THC (tetrahidrokanabinol, ĝia ĉefa aktiva substanco) oni devas sekigi la planton en mallumo dum kelkaj tagoj, poste oni prenas la florojn de la femala planto. Poste oni muelas ĝin kaj povas uzi ĝin. Ekzistas multaj manieroj por konsumi kanabon, sed ĉefe estas tri:
Fumado
Oni povas sole uzi ĝin aŭ miksi ĝin kun tabako por prepari kanabcigaredon aŭ por fumado per pipo. Ofte estas uzataj estas akvopipoj aŭ vaporigiloj.
Buŝa konsumado
Oni povas kuiri manĝaĵon kun kanabo (ekzemple la Spackuko) por pli daŭra ebriado ol fumado, kaj speciale se oni ne volas suferi je la negativaj efikoj de fumado. Oni ankaŭ povas prepari teon de kanabo.
Ungventi
Historio
La kultivado kaj prilaborado de kanabo estas ege antikva, la plej maljunaj trovaĵoj en Eŭropa aĝa pli ol 5.500 jaroj. En 2000-jara ĉina medicina teksto legeblas pri kanabo kiel sanilo kontraŭ reŭmatismo kaj malario. Herodoto skribis pri vestaĵoj el kanabaj fibroj. Meze de la 20-a jarcento sintezaj fibroj anstataŭis la kanabajn fibrojn.
|