Kanad-Pacifika Fervojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sistemmapo de la Kanad-Pacifika Fervojo en 2004 (ne inkluzivas trakaron de DMkOF kaj IĈkOF)
Orienten veturanta frajtotrajno ĉe Ponto Stoney Creek Bridge en Montopasejo Rogers. Fotis David R. Spencer.

La Kanad-Pacifika Fervojo (angle: Canadian Pacific Railway, france: Canadien Pacifique), konata kiel Fervojo KP inter 1968 kaj 1996, estas kanada fervojo de klaso 1 kiun funkciigas la firmao Canadian Pacific Railway Limited. Ĝia trakaro etendiĝas de Vankuvero ĝis Montrealo, kaj ankaŭ priservas gravajn usonajn urbojn kiel Minneapolis, Ĉikago, kaj Novjorko. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Kalgario (Alberto).

Prezidantoj de la Kanad-Pacifika Fervojo

  • 1881–1888 George Stephen, 1a Barono Mount Stephen
  • 1889–1899 William Cornelius Van Horne
  • 1899–1918 Thomas George Shaughnessy, 1a Barono Shaughnessy
  • 1918–1942 Edward Wentworth Beatty
  • 1942–1947 D'Alton Cory Coleman
  • 1947–1948 William Neal
  • 1948–1955 William Mather
  • 1955–1964 kaj 1966 Norris Roy Crump
  • 1964–1966 Robert Emerson
  • 1966–1972 Ian David Sinclair
  • 1972–1981 Fred Burbidge
  • 1981–1990 William Stinson
  • 1990–2006 Robert J. "Rob" Ritchie
  • 2006–hodiaŭ Frederick J. "Fred" Green