Kanada Akto 1982

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kanada Akto 1982 (en angla Canada Act 1982; france Loi de 1982 sur le Canada) estas "Akto" de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando kiu estis aprobita (kiel oni asertas en la prologo), je peto de la Parlamento de Kanado, por "patriigi" la konstitucion de Kanado, kio finigis la povon de la Brita Parlamento por amendi la Konstitucion de Kanado. Tiu akto ankaŭ finis formale per la provizoj por "peto kaj konsento" fare de la Statuto de Westminster 1931 rilate al Kanado, kvankam la Brita parlamento havis ĝeneralan povon por aprobi leĝojn etendiĝintajn al Kanado je ties propra peto.

Aneksita kiel "Schedule B" al la akto estas la teksto de la Constitution Act, 1982, en ambaŭ el la kanadaj oficialaj lingvoj (t.e. angla kaj franca). Tiel ambaŭ tekstoj estas same oficialaj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]