Kanada Alianco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanada Alianco
Canadian Reform Conservative Alliance
emblemo
partio
Dum 2000 – 2003
Antaŭulo Reforma Partio de Kanado
Sekvanto Konservativa Partio de Kanado
Fondodato 2000
Lando Kanado
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Kanada Alianco (en angla: Canadian Alliance, en franca: Alliance canadienne, formale Canadian Reform Conservative Alliance, en franca: Alliance réformiste-conservatrice canadienne), estis konservema kaj dekstrema[1] popolisma federacia politika partio en Kanado kiu ekzistis el 2000 ĝis 2003. La partio estis sukcedanto de la Reforma Partio de Kanado kaj heredis sian pozicion kiel Oficiala Opozicio en la Ĉambro de Deputitoj kaj tenis ĝin tra sia ekzistado. La partio subtenis politikojn kiuj estis kaj imposte kaj socie konservema, klopodante malpliigi la registaran elspezon en socialaj programoj kaj la impostadon.

La Alianco estis kreita el la iniciato United Alternative lanĉita de la Reformisma Partio de Kanado kaj de kelkaj provincaj "Tory" konservemaj partioj kiel vehiklo por kuniĝi al la Progresema Konservativa Partio de Kanado. La federacia Progresema Konservativa Partio malakceptis la iniciaton por "unuigi la dekstron" fine de la aŭtuno de 1998 kiam ĝi elektis Joe Clark kiel sia estro.[2] En Decembro 2003, la Kanada Alianco kaj la Progresemaj Konservativaj partioj voĉdonis por disiĝi kaj kuniĝi kun la Konservisma Partio de Kanado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paikin, Steve (30a de Aŭgusto, 2016). "What I wish I could have asked Stephen Harper". TVOntario. TVOntario. Alirita la 2an de Novembro, 2019. "the centre-right forces in the country were split among the Canadian Alliance, the Progressive Conservative Party, and the Bloc Quebecois"
  2. ed. John H. Pammett kaj Christopher Dorman (2001). The Canadian General Election of 2000. Dundrun Press. p. 93. ISBN 978-1-55002-356-5.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]