Kanada Rokmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanada Rokmontaro
angle: Canadian Rockies
Montaro
Lando Kanado Kanado
Provincoj Brita Kolumbio, Alberto
Parto de Rokmontaro
Plej alta punkto Monto Robson
 - alteco 3 954 m s. m.
 - koordinatoj 53° 06′ 38″ N 119° 09′ 21″ U / 53.11056 °N, 119.15583 °U / 53.11056; -119.15583 (mapo)
Plej malalta punkto Liard
 - alteco 305 m s. m.
Longo 1 450 km (Esprima eraro: Mankas operando por round mi)
Larĝo 150 km (Esprima eraro: Mankas operando por round mi)
Areo 180 000 km² (18 000 000 ha)
Geologia konsisto Sedimentaj petroj
Orogenenezo
montariĝo
Laramida orogenezo
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Nacia Parko Banff
Situo de la montaro
Situo de la montaro
Situo de la montaro
Vikimedia Komunejo: Canadian Rockies

La Kanada Rokmontaro konsistigas la kanadan parton de la Rokmontaro. La suda finaĵo en Alberto kaj Brita Kolumbio renkontas sian daŭrigon en Idaho kaj Montano ĉe la landlimo de Kanado kaj Usono. La norda finaĵo estas ĉe la Ebenaĵo Liard en Brita Kolumbio.

Kontraŭ ĝenerala kredo ĉe la publiko, la Rokmontaro ne etendiĝas ĝis JukonioAlasko, aŭ al centra Brita Kolumbio. Norde de la Liard la Montaro Mackenzie, kiu ne estas parto de la Rokmontaro, konsistigas parton de la teritoria limo inter Jukonio kaj la Nordokcidentaj Teritorioj. La montaroj okcidente de la Rokmontara Tranĉeo en la suda Brita Kolumbio konsistigas la Kolumbian Montaron, kaj oni ne konsideras ilin esti parto de la Rokmontaro.

Geologio

La Kanada Rokmontaro estas la plej orienta parto de la Kanada Kordilero, la grupa nomo por la montoj de Okcidenta Kanado. Ili konsistigas parton de la Amerika Kordilero, pli-malpli daŭra ĉeno de montaroj kiu etendiĝas de Alasko ĝis la plej suda ekstremaĵo de Sudameriko. Siavice la Kordilero estas la orienta parto de la Pacifika Fajroringo kiu ĉirkaŭas la Pacifikan Oceanon.

Oriente de la Kanada Rokmontaro estas la Kanadaj Prerioj, okcidente la Rokmontara Tranĉeo, norde la rivero Liard. La suda limo de la Kanada Rokmontaro estas iom arbitra, ĉar la montoĉeno daŭras en Usono, sed oni povas paroli pri geografia limo ĉe Montopasejo de Maria en Montano, kiu apartigas ilin de la geologie alia Usona Rokmontaro. Usonanoj foje nomas la montojn de Nacia Parko Glaĉera (Usono) la Norda Rokmontaro, sed efektive ĉi tiuj montoj konsistigas la sudan parton de la Kanada Rokmontaro.

La Kanada Rokmontaro estas alia ol la Usona Rokmontaro en tio ke ĝi konsistas el pli aĝaj montoj, kiuj konsistas plej nur el sedimenta roko, malkiel la montoj de la Usona Rokmontaro kiuj havas granitan kernon. La montoj de la Kanada Rokmontaro aspektas alie ol tiuj de la Usona Rokmontaro ĉar ili estis multe skulptitaj de glaĉeroj kaj sekve estas tre pintaj kun larĝaj, U-formaj valoj inter ili, dum la montoj de la Usona Rokmontaro estas pli rondaj kun river-ĉizitaj, V-formaj valoj inter ili.

Parkoj

Kvin naciaj parkoj kuŝas en la Kanada Rokmontaro, de kiuj kvar interkonektiĝas kaj konsistigas la Parkojn de la Kanada Rokmontaro, kiuj estas Monda Naturheredaĵo de Unesko. Ĉi tiuj kvar parkoj estas Nacia Parko Banff, Nacia Parko Jasper, Nacia Parko Kootenay, kaj Nacia Parko Yoho. Tiu nacia parko ne parto de la Monda Naturheredaĵo de Unesko estas Nacia Parko de Lagoj Waterton kiu ne interkonektiĝas kun la aliaj (ĝi troviĝas pli sude, apud la landlimo). En la Monda Naturheredaĵo de Unesko estas ankaŭ tri provincaj parkoj de Brita Kolumbio kiuj kuŝas apud la kvar naciaj parkoj: Provinca Parko Hamber, Provinca Parko de Monto Assiniboine, kaj Provinca Parko de Monto Robson. Kune ĉi tiuj naciaj kaj provincaj parkoj deklariĝis unu Monda Naturheredaĵo de Unesko en 1984[1] pro la unikaj montoterenoj tie, en kiuj estas montopintoj, glaĉeroj, lagoj, akvofaloj, kanjonoj, kalkaj kavernoj, kaj fosilioj (ekzemple, la skistejo Burgess, iam Monda Naturheredaĵo de Unesko propramerite, nun estas parto de la Parkoj de la Kanada Rok-Montaro). Multaj aliaj provincaj parkoj kuŝas en la Kanada Rokmontaro.

Diversloke en la Kanada Rokmontaro, kaj precipe en la naciaj parkoj, la Alpisma Klubo de Kanado havas serion de montodomoj[2] por uzado far alpistoj kaj aventuristoj.

Plej altaj montopintoj

Monto/Pinto metroj futoj notoj
Monto Robson 3,954 12,972 highest point in the Canadian Rockies
Monto Columbia 3,747 12,293 plej alta loko en Alberto
Norda Ĝemel-Pinto 3,684 12,087  
Monto Clemenceau 3,658 12,001  
Monto Alberta 3,619 11,873 Plej malfacila celo +11.000 por grimpado
Monto Assiniboine 3,618 11,871  
Monto Forbes 3,612 11,850  
Suda Ĝemel-Pinto 3,566 11,700  
Monto Temple 3,543 11,624 plej alta loko proksime de Lake Louise
Monto Bryce 3,507 11,506  
Monto Kitchener 3,505 11,500  
Monto Hungabee 3,492 11,456  
Monto Brazeau 3,470 11,385  
Monto Athabasca 3,491 11,453  
Neĝ-Kupolo 3,456 11,339
Monto Andromeda 3,450 11,319  
Monto Joffre 3,449 11,316  
Monto Edith Cavell 3,363 11,033  

Monto Robson estas la plej alta monto en la Kanada Rokmontaro sed ne la plej alta en Brita Kolumbio, ĉar estas pli altaj montoj en la Pacifik-marborda Montaro kaj la Sankt-Eliasa Montaro. Monto Robson tamen estas aparte impona ĉar ĝi elstaras kontraŭ la kontinenta akvodislimo super Montopasejo Yellowhead, unu el la plej malaltaj montopasejoj de la Kanada Rokmontaro, kaj ĉar ĝi estas proksima al la Ŝoseo Yellowhead. Ĉe la bazo ĝi estas nur 985 m super marnivelo, kio signifas ke ĝi havas tutan altecon de bazo ĝis supro de 2969 m. Aldone, ĝi atingas la 3-kilometran plialtiĝon en nuraj 4 km de sia bazo ĉe Lago Kinney. Grimpado de Monto Robson estas defio taŭga nur por spertaj kaj bone preparintaj alpistoj, kaj ĝi kutime postulas semajnan restadon sur la monto.

Monto Columbia estas la due plej alta monto en la Kanada Rokmontaro, kaj ĝi estas la plej alta monto en Alberto. Estas vojo al la supro kiu postulas nur ke oni piedbatu ŝtupojn en la neĝo (nenian grimpadon per pitonoj kaj ŝnuroj), sed oni aliras ĝin transirante la Kolumbian Glaĉeron, kio necesigas sperton pri vojaĝado sur glaĉeroj kaj scion pri savado de fendegoj. Oni dum aliras la supron dum du tagoj, tranoktante ĉe alta tendumejo, sed iuj spertaj skiantoj atingis la supron de la ŝoseo (kaj revenis) dum unu tago. Aliflanke, multaj aliaj devis resti en siaj tendoj dum tagoj atendante pliboniĝon de la vetero. De la tendumejo uzata por atingi la supron de Monto Columbia, oni povas atingi plurajn montopintojn de tiu regiono, inter ili Norda Ĝemel-Pinto, Suda Ĝemel-Pinto, Kitchener, Stutfield, kaj Neĝ-Kupolo.

Neĝ-Kupolo ne estas impona monto laŭ la normoj de la Rokmontaro, sed ĝi estas grava kiel la hidrologia apogeo de Nordameriko. Akvo fluas desur Neĝ-Kupolo al tri akvokolektaj areoj, al la Pacifika Oceano, al la Arkta Oceano, kaj al la Atlantika Oceano (per la Hudsona Golfo). Ĝi estas la kolumbi-glaĉera montopinto plej facile kaj plej ofte vizitata, skie atingebla de la alta tendumejo, sed necesas vojaĝi sur la glaĉero (kaj necesas do unue havi taŭgan trejnadon).


Montaroj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Montaroj de la kanada Rokmontaro.

La kanada Rokmontaro dividiĝas je diversaj montaroj:


Referencoj

Vidu ankaŭ