Kanada angla lingvo
Kanada angla aŭ kanadangla lingvo (CanE, CE, en-CA)[1] estas la aro de varioj de la angla lingva indiĝena al Kanado. Laŭ la censo de 2016, la angla estis la denaska lingvo de pli ol 19,4 milionoj da kanadanoj aŭ 58.1% de la tuta loĝantaro. La cetero de la loĝantaro estis denaskaj parolantoj de la kanada franca (20.8%) aŭ de aliaj lingvoj (21.1%).[2] Pli granda nombro, 28 miliono da homoj, raportis, ke ili uzas la anglan kiel plej uzata lingvo.[3] De kanadanoj ekster la provinco de Kebekio, 82% raportis, ke ili parolas la anglan denaske, sed ene de Kebekio la nombro estis nur 7.5% ĉar loĝantoj estas plejparte denaskaj parolantoj de la kanada franca.[4]
La kanadangla enhavas ecojn de kaj la brita kaj la usona angla, kaj ankaŭ kelkajn unike kanadajn ecojn.[5] La kanada angla samas kun la usonangla plejparte,[6][7] la preciza influo de usonangla, britangla, kaj aliaj fontoj al kanadanglaj varioj estis la daŭranta temo de sistemaj studoj ekde la 1950aj jaroj.[8]
Fonologie, la kanadangla kaj la usonangla estas klasifikataj kune kiel la nordamerika angla, emfazante la fakton, ke la preskaŭ ĉiuj eksteruloj, eĉ aliaj denaskaj anglalingvanoj, ne povas distingi la tipajn akĉentojn de la du landoj sole pro la sono. Kanadanoj kaj usonanoj mem foje havas problemon distingi siajn proprajn du akĉentojn,[9][10] precipe kiam iu parolas kun urba norma kanadangla akĉento, kiu ofte sonas identa al okcidentusona angla.
Ortografio
[redakti | redakti fonton]Kanada literumo de la angla lingvo kombinas britajn kaj usonajn metodojn, kaj aldonas kelkajn hejman ecojn.
- Vortoj kiel realize kaj organization havas kutime la oksfordan ortografioin kun z.
- Francdevenaj vortoj kiuj en la usonangla finiĝas per -or, kiel color aŭ honor, ofte retenas britan literumon (colour kaj honour).
- Francdevenaj vortoj kiuj en la usonangla finiĝas per -er, kiel fiber aŭ center, ofte retenas britan literumon (fibre kaj centre). Tamen, ĉi tiu regulo ne estas strikta: kilometer (kilometre) estas tre akceptebla kaj meager (meagre) kaj somber (sombre) eĉ povas ne esti rimarkitaj.
- Usono uzas la angla-francan literumon defense kaj offense (substantivo), kanadanoj plejparte uzas la britan literumon defence kaj offence (sed defensive kaj offensive estas universalaj trans ĉiuj formoj de la angla).
- Kelkaj substantivoj, kiel en la britangla, prenas postafikson -ice dum rilataj verboj prenas -ise – ekzemple, practice kaj licence estas substantivoj sed practise kaj license estas la respektivaj rilataj verboj (sed advice kaj advise, kiuj havas malsamajn prononcojn, estas universala).
- Kanada literumo foje retenas la britan praktikon duobligi la konsonanton -l- kiam aldonante postafikson al vortoj eĉ kiam la fina silabo (antaŭ la postafikso) ne havas emfazon. Komparu la kanadan (kaj britan) cancelled, counsellor, kaj travelling (plej ofte en la kanadangla sed ĉiam duobligita en britangla) al usona canceled, counselor, kaj traveling. Tamen, fueled, fuelled, dueling, duelling estas ĉiuj oftaj. En la usonangla, ĉi tiu konsonanto estas nur duobligita kiam emfazita; tiel, ekzemple, controllable kaj enthralling estas universalaj. (Sed kaj kanadangla kaj britangla uzas balloted kaj profiting.[11])
- En aliaj kazoj, la kanadangla kaj usonangla uzado malsamas de la britangla literumo, kiel en la kazo de substantivoj kiel curb kaj tire, kiuj en la britangla estas literumitaj kerb kaj tyre. Kelkaj aliaj diferencoj kiel kanadangla kaj usonangla aluminum kontraŭ aluminium aliloke respondas al malsamaj prononcoj.[12]
Fonologio
[redakti | redakti fonton]Laŭ la gravaj sonsistemaj (fonologioj) de la angla lingvo ĉirkaŭ la mondo, la kanadangla plej proksimas al la usonangla, ambaŭ estante grupigintaj kunen en nordamerika angla sonsistemo. La ĉefa kanada akĉento ("la norma kanada") ofte kompariĝas al la tre simila kaj plejparte koincida "ĝenerala usona" akĉento, akĉento ĝenerale parolata trans Usono kaj perceptata tie relative mankanta rimarkeblajn regionajn ecojn.
La provincoj oriente de Ontario montras la plej grandan dialektan diversecon. Norda Kanado estas, laŭ William Labov, formiĝanta dialekta regiono, kaj unueca angla dialekto ankoraŭ ne formiĝis.[13] Tre unueca dialekto ekzistas en okcidenta kaj centra Kanado, situacio kiu estas simila al tio de okcidenta Usono. Labov identigas regionon "Enlanda Kanado" kiu koncentras ĉiujn la difinajn ecojn de la dialekto centrita en la prerioj, kun randaj areoj kun pli variaj skemoj inkluzive la metropolaj areoj de Vancouver kaj Toronto.[14] Ĉi tiu dialekto formas dialektan kontinuumon kun la fora okcidenta usonangla. Tamen, ĝi estas tre malsama de la enlanda norda usonangla de la centra kaj orienta regionoj de la Grandaj Lagoj.
Difina trajto de la kanadangla estas "vokala levo". La diftongoj /aɪ/ kaj /aʊ/ "levas" antaŭ senvoĉaj konsonantoj, konkrete /p/, /t/, /k/, /s/, /ʃ/ kaj /f/. En tiaj okazoj, /aɪ/ igas [ʌɪ~ɜɪ~ɐɪ]. Unu de la malmultaj fonetikaj variabloj kiu dividas kanadanojn regione estas la prononco de la levita alofono /aʊ/. En Ontario, /aʊ/ inklinas havi meza-centran aŭ eĉ meza-frontan artikulacion, foje preskaŭ [ɛʊ], dum en okcidento kaj la maraj provincoj, pli retirita sono estas aŭdita, pli proksime al [ʌʊ].
Maraj provincoj
[redakti | redakti fonton]Multaj homoj en la maraj provincoj – Nov-Skotio, Nov-Brunsviko, kaj Insulto Princo Eduardo – havas akĉenton kiu sonas pli kiel la skota angla kaj, en kelkaj lokoj, la irlanda angla ol ĝenerala usonangla. Ekster gravaj komunumoj, dialektoj povas varii multe de komunumo al komunumo, kaj de provinco al provinco, pro etna deveno kaj pro pasinteco en kiu malabundis vojoj kaj abundis komunumoj, kaj kelkaj vilaĝoj estis tre izolitaj. En la 1980aj jaroj, loĝantoj de vilaĝoj en norda Nov-Skotio povus identigi sian vilaĝon laŭ dialektoj kaj akĉentoj. Oni ofte konsideras la dialektojn de Insulo Princo Eduardo plej distingebla grupiĝo.
La fonologio de marprovinca angla havas kelkajn unikajn ecojn:
- Cot kaj caught prononciĝas same, sed kun centra vokalo [ɑ̈].
- Neniu kanada ŝanĝo de la mallongaj antaŭaj vokaloj
- Antaŭ-konsonanta /r/ estas foje (kvankam malofte) nuligita.
- La intervokala frapo de /d/ kaj /t/ fariĝas alveolara frapeto [ɾ] inter vokaloj, kaj prononci ĝin kiel glota halto [ʔ], estas malpli ofta en la maraj provincoj. Tial, oni prononcas la vorton battery kiel [ˈbætɹi] anstataŭ [ˈbæɾ(ɨ)ɹi].
- Precipe inter la pli maljuna generacio, /w/ kaj /hw/ estas malsamaj en la komenca sono de why, white, kaj which kiuj estas malsamaj de witch, with, kaj wear.
- Kiel la plejparto da varioj de la kanadangla, la marprovinca angla havas kanadan levon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑
en-CA
estas la lingva kodo por kanada angla, kiel difinita de ISO-normoj (vidu ISO 639-1 kaj ISO 3166-1 alpha-2 ) kaj Interretaj normoj (vidu IETF-lingva etikedo). - ↑ “English in Canada”. Alirita 20 August 2017..
- ↑ Population by knowledge of official language, by province and territory (2006 Census). 0.statcan.ca (11 December 2007). Arkivita el la originalo je 17 June 2008. Alirita 26 February 2011 . Arkivigite je 2008-06-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-06-17. Alirita 2021-10-24 .
- ↑ Population by mother tongue and age groups, percentage distribution (2006), for Canada, provinces and territories – 20% sample data. Statistics Canada (2007). Arkivita el la originalo je 2009-03-10. Alirita 4 December 2007 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-10. Alirita 2021-10-24 .
- ↑ Dollinger, Stefan (2008).
- ↑ Boberg, Charles (2004) Standard Canadian English."
- ↑ Labov, p. 222.
- ↑ Boberg (2010:49)
- ↑ Canadian English – Oxford English Dictionary. Arkivita el la originalo je 2017-08-21. Alirita 20 August 2017 .
- ↑ . Canadian English. Oxford University Press (2011). Arkivita el la originalo je 26 May 2016. Alirita 16 May 2016 . Arkivigite je 2016-05-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-26. Alirita 2021-10-24 .
- ↑ (2001) The Canadian Oxford Dictionary. Toronto, Ontario: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-541731-9.
- ↑ The Grammarist, "Aluminium vs. aluminum".
- ↑ Labov, p. 214
- ↑ Labov, p. 222.