Kanada gaela

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kanada gaelabretonkaba gaela (skotgaele Gàidhlig Chanada, A' Ghàidhlig ChanadachGàidhlig Cheap Bhreatainn; angle Canadian GaelicCape Breton Gaelic) estas dialektoj de la skotgaela lingvo kiu estas parolata de uloj en Atlantika Kanado, pli ofte en Nov-Skotio (en latina: Nova Scotia), kiu estiĝias el la Altaj Landoj kaj insuloj de Skotlando. Ekzistis multaj da parolantaj komunumoj en Kanado. Atlantika Kanado estas la sola loko en Nordameriko kie la gaela estas komunuma lingvo. Tamen, la ekzisto de la lingvo estas en danĝero.

Skotgaelanoj unue instaliĝis komence en 1773, kiam la ŝipo Hektoro alvenis, ĝis 1850. Dum la komenco de la 20a-jarcento, la gaelan preskaŭ oni ne instruis en Kanadaj lernejoj. La lingvo estis parolata antaŭe en Breton-Kabo, Nov-Skotio, kaj sur la nord-oriento de la ĉeflando de Nov-Skotio.

La gaela kulturo estas bunta aspekto de la diversa popolaro kaj diversaj komunumoj de Nov-Skotio. Miloj da Nov-Skotanoj ĉeestas en gaelaj okazoj, kiel prilingvaj okazoj kaj lingvlernaj okazoj, dancoj, koncertoj, kaj festoj. Ĝis la 20a-jarcento, la gaela estis ankaŭ parolata en la Insulo de Princo Eduardo. Laŭ la Kanada Censo de 2011, 10 anoj de la Insulo de Princo Eduardo diris ke gaela lingvo estas ilia denaska lingvo, kaj 90 anoj de la Insulo de Princo Eduardo diris ke ili povas paroli gaelajn lingvojn flue.

Pro ĝia estiĝo el Skotlando, oni ne pensu ke la breton-kaba gaela samas al la irlanda lingvo kiu estis parolata en Novlando ĝis la 20a jarcento. Tamen ambaǔ estas en la sama lingvofamilio.

En la 19a jarcento, ĝi estis la 3a plej parolata lingvo, malantaǔ la franca kaj la angla. Atlantikkanade, estas 2,000 parolantoj de la kanadagaela, ĉefe en Nov-Skotio. Estas pli ol 7,000 parolantoj kiuj parolas gaelajn lingvojn. Laŭ la 2011 censo, la kanada gaela havas pli ol 300 denaskulojn inter la Insulo de Princo Eduardo kaj Nov-Skotio.