Kanada monarkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elizabeto la 2-a, antaŭa Reĝino de Kanado.

La kanada monarkio estas sistemo de parlamenta monarkio en kiu la monarko de la brita hereda sukcesa linio, estas la suvereno de Kanado, pro kio en la aktualo estas la reĝino Elizabeto la 2-a ties monarko kaj ŝtatestro.[1][2] La lando estas iama dominio de Unuiĝinta Reĝlando, kaj ekde ties fondo en 1867 post la aprobo fare de la reĝino Viktoria de la Akto pri Brita Nordameriko de 1867, la lando konservis la britan monarkon kiel propra suvereno. Tiu posteno estis konfirmita en la Konstitucio de Kanado de 1982. Kvankam la reĝino estas ankaŭ la monarko de Unuiĝinta Reĝlando, en Canado ŝi estas konata oficiale kiel la reĝino de Kanado.

Ĝenerale, la kanadanoj referencas al la reĝino Elizabeto simple kiel la Reĝino aŭ la Reĝino de Kanado, kiam ŝi estas en el la lando. Krom de Kanado kaj de Unuiĝinta Reĝlando, la reĝino estas ankaŭ la monarko de aliaj dek kvar landoj de la Komunumo de Nacioj. Sed tio ne signifas, ke la regado de tiuj landoj estas unuigitaj. Kvankam la reĝino estas kunhavata, la landoj kaj ties registaroj estas totale apartaj kaj sendependaj. La heredanto de la krono estas Karlo, princo de Kimrujo, kvankam la reĝino estas la nura membro de la kanada reĝa familio kiu havas konstitucian rolon en la lando.

La reĝino estas reprezentata de generala guberniestro, kiu estas nomumita de la ĉefministro, kvankam la monarko havas povojn kiuj estas ekskluziva de la monarko. La aktuala kanada generala guberniestro estas la eks-astronaŭto Julie Payette. La reĝino ankaŭ havas po unu reprezentanton en ĉiu el la kanadaj provincoj nomita leŭtenanta guberniestro, kaj po unu komisiita en ĉiu el la kanadaj teritorioj.

Kvankam la monarko estas la ŝtatestro, reale tiu posteno estas simple simbola. La monarko ne plenumas politikan povon en Kanado, tute male kaj la reĝino kaj la generala guberniestro agadas kiel ceremoniestroj de la lando kaj promocias la kanadajn kulturon kaj identecon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Canadian Monarchy
  2. Queen and Commonwealth. Arkivita el la originalo je 2020-12-20. Alirita 2020-12-10.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]