Kanalo Albert
(Alidirektita el Kanalo de Albert)

La kanalo Albert estas kanalo situanta en la nordorienta Belgio kaj nomita laŭ reĝo Alberto la 1-a. Ĝi kunigas la grandajn urbojn Antverpeno kaj Lieĝo kaj la riverojn Mozo kaj Skeldo. La profundeco estas 3,40 metroj, libera alto 6,70 m kaj la suma longo 129,5 km.
Dum la dua mondmilito la kanalo funkciis kiel defenda linio.
