Kanalo de Bristol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
mapo de la Kanalo de Bristol
satelita bildo

La Kanalo de Bristol (angle Bristol Channel; kimre Môr Hafren), estas golfo ĉe la okcidente bordo de Britio, inter Anglio (Kornvalo) kaj Kimrio. La esperantan nomon en tiu formo jam uzis L. L. Zamenhof, teorie imageblus ankaŭ variaĵoj kiel Bristola KanaloKanalo de Bristolo, sed respekte al la plej frua nomigo, menciita inter alie en PIV, tiu formo preferindas.

Ĉiuj formoj krom tiu en la kimra kaj aliaj keltaj lingvoj aludas al tio, ke la brita urbego Bristol situas proksime de la pleja oriento de la golfo. La vorto "kanalo" povas soni misgvide, ĉar fakte (komparu la difinojn de la vorto kanalo) nek temas pri "artefarita akvovojo" nek pri "parto de maro, pli larĝa ol markolo, kaj komunikiganta du marojn", sed ĝi tamen tiom tradiiciĝis, ke ĝi pluuziĝas. Konkrete temas pri funeloforma golfo de la Atlantika Oceano, kies plej okcidenta parto konsistigas la marenfluejon de la rivero Severn. En la golfo la alta kaj malalta tajdoj estas tiom plifortigataj, ke ekestas la plej grandaj marnivelaj diferencoj de Anglio. Ĉe la kimra bordo de la Kanalo de Bristol situas la plej gravaj golfaj havenoj , Cardiff kaj Swansea, la nomdona urbo Bristol per la rivero Avon ligatas al la golfo. En la Kanalo de Bristol ankaŭ situas la insulo Lundy.

La 20-an de januaro 1607 en la Kanalo de Bristol okazis la plej katastrofa inundo de la historio de Britio, kiam inunda ondo dronigis pli-malpli 2000 homojn.ç

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: &pagename=Kanalo_de_Bristol 51° 22' 20" norde, 3° 50' 23" okcidente