Kanalo de Ourcq
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La kanalo de Ourcq estas navigebla kanalo en la Pariza baseno kiu komence sekvis la kurson de rivero Ourcq antaŭ ol disiĝi ĉe Lizy-sur-Ourcq por atingi Parizon rekte ĉe La Villette.
Kun kanalo Saint-Denis, baseno de La Villette kaj kanalo Saint-Martin ĝi formas la reton de kanaloj de Parizo, 130 km longa kaj apartenanta al la urbo. Ilia historio estas intime ligita al tiu de la akvoprovizado por Parizo.