Kanalo kun supra interkluzejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kanalo kun supra interkluzejo kunligas du valojn transirante supron. Ĝia nomo ofte estas la nomo de la du kunligitaj riveroj.

La plej malnova kanalo kun supra interkluzejo en Francio estas la kanalo de Briare. Komencita en 1605, sub Henriko la 4-a de Francio, iniciate de Sully, li estis malfermita sub la reĝado de Ludoviko la 13-a de Francio.

Ekzemploj :

Je la nivelo de la supra interkluzejo, la kanalo devas esti provizata per akvo aŭ per kanaleto devenanta de pli alta akvorezervujo, kia estas lago, aŭ per pumpado. La kanalo de Sudfrancio estas parte provizata per la rezervujoj de Nigra Montaro, la kanalo inter Aisne kaj Marne estas provizata per pumpado el la rivero Marno.

La malo de kanalo kun supra interkluzejo estas flanka kanalo.