Kanaria nigra hematopo
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Haematopus meadewaldoi Bannerman, 1913 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kanaria nigra hematopo aŭ simple Kanaria hematopo, Haematopus meadewaldoi, estis endemio en orientaj insuloj Fuerteventura, Lanzarote kaj ĉirkaŭaj insuletoj en insularo Kanarioj, Hispanio.
Tiu birdo estis lastfoje kolektita kaj observita en 1913 kaj surloke konsiderata kiel formortinta ĉirkaŭ la 1940-aj jaroj. Nuntempe estas konsiderata kiel formortinta, ĉar zorga priserĉado ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj ne trovis ian ajn restaĵojn de la specio spite kvar malsimilajn informojn (du el Tenerife kaj du el Senegalo) inter 1968 kaj 1981. Trokolektado de intertajdaj senvertebruloj kaj homa ĝenado estis probablaj kialoj de malpliigo; posta predado farita de ratoj kaj katoj kaj troĉasado fare de sciencistoj kaj kolektistoj finigis la populacion.
Kanaria nigra hematopo estis granda kaj bruema birdo de ordo de Ĥaradrioformaj, kun tute nigra plumaro, ruĝaj -iom rozkoloraj- kruroj kaj fortika ruĝa beko uzata por premi aŭ malfermi moluskojn kiel lapojn. Ambaŭ seksoj estis similaj laŭ aspekto.
La scienca nomo rememorigas Edmund Meade-Waldo, kiu kolektis tri el kvar konataj specimenoj.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]P.A.R. Hockey (1982) pruvis, ke la Kanaria nigra hematopo aŭ Kanaria hematopo, Haematopus meadewaldoi estis diferenca disde la Afrika nigra hematopo Haematopus moquini, en kiu specio multaj antaŭaj sciencistoj konsideris tiun kiel subspecion.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Haematopus meadewaldoi. In: IUCN 2004. 2004 IUCN Red List of Threatened Species. <www.iucnredlist.org>. Elŝutita la 12-an de Januaro 2006.
- Collar, N.J. and Stuart, S.N. 1985. Threatened birds of Africa and related islands: the ICBP/IUCN Red Data Book. International Council for Bird Preservation, and International Union for Conservation of Nature and Natural Resources, Cambridge, UK.
- Hockey, P.A.R. 1982. Adaptiveness of nest site. selection and egg coloration in the African Black. Oystercatcher Haematopus moquini. Behav. Ecol. Sociobiol. 11:117-123.
- Hockey, P.A.R. 1987. The influence of coastal utilization by man on the presumed extinction of the Canarian black oystercatcher Haematopus meadewaldoi. Biological Conservation 39, 49-62.