Kanarioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanarioj
hispane: Canarias
aŭtonoma komunumo
Oficiala nomo: Islas Canarias
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Kanarioj
Provincoj
Kelkaj urboj
Situo Las Palmas de Gran Canaria
 - alteco m s. m.
Ĉefurbo
 - koordinatoj 28° 06′ 00″ N 15° 24′ 00″ U / 28.10000 °N, 15.40000 °U / 28.10000; -15.40000 (mapo)
Areo 7 446 km² (744 600 ha)
Loĝantaro 2 218 344 (2012)
Denseco 297,92 loĝ./km²
Aŭtonomeco 30-a de decembro 1996
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
ISO 3166-2:ES ES-CN
Situo de Las Palmas de Gran Canaria enkadre de Hispanio
Situo de Las Palmas de Gran Canaria enkadre de Hispanio
Situo de Las Palmas de Gran Canaria enkadre de Hispanio
Situo de Kanarioj enkadre de Hispanio
Situo de Kanarioj enkadre de Hispanio
Situo de Kanarioj enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Canary Islands
Retpaĝo: Registaro de Kanarioj

La hispanaj insuloj Kanarioj (hispane Islas Canarias [islas kanarjas]) situas en la Atlantiko, proksimume 100 km de la Afrika marbordo de Maroko.

La aŭtonoma komunumo de Kanarioj (7.242 km²) havas 1.700.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el la provincoj de Las Palmas (4.072 km²) kaj Santa Cruz de Tenerife (3.170 km²). La plej gravaj kanariaj urboj estas Santa Cruz de Tenerife kaj Las Palmas de Gran Canaria. Ankaŭ historia estas La Laguna (Tenerifo), kun universitato, kie instruis interalie la eldonisto Juan Régulo Pérez.

Insuloj

La insuloj de Kanarioj estas:

La tiel nomitaj Insuletoj (hispane los Islotes) estas: Lobos inter Fuerteventura kaj Lanzarote; kaj la Ĉiniĥa Insularo (hispane Archipiélago Chinijo) norte de Lanzarote kun la insuloj Alegranza, La Graciosa, Montaña Clara, Roque del oeste ("okcidenta roko aŭ rifo") kaj Roque del este ("orienta roko aŭ rifo").

Ĉiu el la sep grandaj insuloj posedas aŭtonoman registaron, nomatan cabildo [kaBILdo].

Aliflanke, ĉiu el ili estas tre malsimila al la alia el geografia kaj pejzaĝa vidpunktoj. Oni povas trovi el dezertoj en la orientaj insuloj ĝis praarbaroj en la plej orientaj aŭ vulkanoj en la centraj. Preskaŭ duono de la Naciaj Parkoj de Hispanio troviĝas en Kanarioj.

En Tenerife troviĝas la Tejdo, la plej alta el la hispanaj montoj (3.718 metrojn de alteco), kiu, kun la ĉirkaŭaĵoj, formas la plej vizitatan Nacian Parkon de la lando.

La Palma havas ankoraŭ vulkanan aktivadon en la monto Teneguía kaj en la Roque de los Muchachos (2.426 m), en la limo de la Nacia Parko Caldera de Taburiente.

Lanzarote estas la plej orienta, kaj tie troviĝas la Nacia Parko de Timanfaya.

La loĝdenseco estas 219 loĝ./km², multe pli alta ol la averaĝo de Hispanio. Gran Canaria kaj Tenerife posedas pli ol la 80% de la tuta loĝantaro de la insuloj.

Provincoj

Provinco Situo de provinco Provinca mapo Provinca ŝildo Provinca flago Provinca ĉefurbo Insuloj
Provinco La Palmoj Las Palmas de Gran Canaria Gran Canaria
Fuerteventura
Lanzarote
Ĉiniĥa Insularo
Provinco Sankta Kruco de Tenerifo Santa Cruz de Tenerife Tenerifo
La Palma
La Gomera
El Hierro

Historio

La Kanarioj estis loĝataj de antaŭlonge de berberdevenaj popoloj, kiuj estas kune (sed iom ne tre ekzakte) nomataj guanĉoj (guanches).

La nomo de la insuloj verŝajne devenas de la latina vorto "Canis" (hundo), eble pro la ekzisto de grandaj hundoj.

Ili estis vizitataj de diversaj esploristoj, sed ĝis la 15-a jarcento la loĝantoj restis relative izolitaj. En 1402 ekas la konkero de la insularo, per la invado fare de Jean de Bethencourth de la insulo Lanzarote. Pro la rezistado de la indiĝenoj la invado ne finiĝas ĝis 1495, kiam la tenerifanoj kapitulacas kaj la tuta insularo estas aldonita al la kronlando de Kastilio.

La insuloj fariĝis punkto de provizado dum la vojaĝoj inter Eŭropo kaj Ameriko aŭ Afriko, kio donas certan prosperecon. Poste ili suferas procezon de malriĉiĝo, kiu kondukas al forta elmigrado al Ameriko.

Post la 1960-aj jaroj la granda alfluo de turistoj, precipe el Norda Eŭropo, ŝanĝis la ekonomion de la regiono.

Biogeografio

Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), la insularo apartenas al la mediteranea ekoprovinco de la palearkta ekozono kaj biome al mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj. Lanzarote kaj Fuerteventura situas en la ekoregiono de la mediteraneaj sekaj duonarbaroj de akacio kaj arganio. La aliaj, pli okcidentaj insuloj, troviĝas en la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

greke Mitoj pri historio de la Kanarioj