Saltu al enhavo

Kancero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kancerogenezo)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kancero (apartigilo).
Distribuado de mortoj pro kancero atribuitaj al tabako en 2016.[1]

Kancero estas klaso de malsanoj karakterizataj per foje malbonprognoza, solida tumoro, kiu emas ĉiam pli disvastiĝi, ankaŭ al aliaj organoj, kaj renaskiĝi post fortranĉo.

Kancero estas grupo de malsanoj en kiuj okazas nenormala ĉelkresko kiu povas invadi kaj disvastigi al aliaj korpopartoj.[2][3] Tiuj kontrastas kun nenocaj tumoroj, kiuj ne disvastiĝas.[3] Eblaj signoj kaj simptomoj de kancero estas ŝvela, nenormala sangado, longigita tusado, neklarigita pezoperdo, kaj ŝanĝoj en fekomovoj.[4] Kvankam tiuj simptomoj povas indiki kanceron, ili povas ankaŭ havi aliajn kaŭzojn.[4] Ĉirkaŭ 100 tipoj de kanceroj povas suferigi homojn.[3]

Tabakfumado estas la kaŭzo de ĉirkaŭ 22% de la kancermortoj.[2] Alia 10% estas rilata al trodikiĝo, malbonkvalita dieto, manko de fizika aktiveco aŭ troa drinkado de alkoholaĵoj.[2][5][6] Aliaj faktoroj povas esti kelkaj infektoj, ekspono al joniga radiado kaj al mediaj poluantoj.[7] En la evolulandoj, 15% de kanceroj rilatas al infektoj kiel Helicobacter pylori, hepatito B, hepatito C, HPV, Epstein–Barr viruso kaj homimunmanka viruso (HIV).[2] Tiuj faktoroj funkcias, almenaŭ parte, ŝanĝante la genojn de ĉelo.[8] Tipe, multaj genŝanĝoj estas okazintaj antaŭ la kancero disvolviĝas.[8] Proksimume 5–10% de kanceroj estas okazigitaj pro hereditaj gendefektoj el gepatroj.[9] Kancero povas esti detektita per kelkaj signoj kaj simptomoj kaj per medicinaj analizoj.[2] Tio estas poste tipe plu esplorita per medicina bildigo kaj konfirmita per biopsio.[10]

Multaj kanceroj povas esti preventitaj per nefumado, pluteni sanigan pezon, nedrinkado de tro multa alkoholaĵo, manĝado de vegetaĵoj, fruktoj kaj integraj cerealoj, vakcinado kontraŭ kelkaj infektaj malsanoj, nemanĝado de tro multa procezita kaj ruĝa viando kaj evitado de tro multa ekspono al sunradioj.[11][12] Frua detekto pere de kancerbildigo estas utila kontraŭ uterkola kaj kojlorektuma kanceroj.[13] La profitoj de bildigo en pulma kancero estas polemikigaj.[13][14] Kancero estas ofte traktita per kelkaj kombinoj de raditerapio, kirurgio, kemiterapio kaj celterapio.[2][15] Doloro kaj simptomkontrolo estas foje grava parto de la traktado (kuracado).[2] Paliativa zorgado estas partikulare grava en personoj kun tro antaŭeniĝinta malsano.[2] La ŝanco survivi dependas el la tipo de kancero kaj el etendo de la malsano en la komenco de la traktado.[8] En infanoj sub 15 en la diagnozo, la kvin-jara survivindico en la disvolviĝintaj landoj estas averaĝe 80%.[16] Por kancero en Usono, la averaĝa kvin-jara survivindico estas 66%.[17]

En 2015, ĉirkaŭ 90.5 milionoj da personoj havos kanceron.[18] Ĉirkaŭ 14.1 milionoj da novaj kazoj okazas jare (sen enkalkuli haŭtokancerojn escepte melanomoj).[8] Ĝi okazigis ĉirkaŭ 8.8 milionojn de mortoj (15.7% de mortokaŭzoj).[19] La plej oftaj tipoj de kancero en viroj estas pulma kancero, prostata kancero, kojlorektuma kancero kaj stomaka kancero.[20] En virinoj, la plej oftaj tipoj de kancero estas mama kancero, kojlorektuma kancero, pulma kancero kaj uterkola kancero.[8] Se haŭtokanceroj escepte melanomoj estus inkluditaj en la totalo de novaj kancerkazoj de ĉiu jaro, ĝi estus ĉirkaŭ 40% de kazoj.[21][22] En infanoj, akuta limfoblasta leŭkemio kaj cerbo-tumoroj estas la plej oftaj, escepte en Afriko kie ne-Hodgkin limfomo okazas plej ofte.[16] En 2012, ĉirkaŭ 165 000 infanoj sub 15 jaroj estis diagnozigitaj je kancero.[20] La risko de kancero ege pliiĝas pro la aĝo, kaj multaj kanceroj okazas plej ofte en disvolviĝintaj landoj.[8] La indicoj pliiĝas depende de ĝis kioma aĝo la personoj vivas kaj de kiom la vivostilo ŝanĝas en la disvolviĝinta mondo.[23] La financa kosto de kancero estis ĉirkaŭkalkulitaj je 1.16 mil bilionoj da dolaroj jare en 2010.[24]

Ekesto de la nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo "kancero" estas etimologie parenca al kankro kaj signifas ankaŭ genron de grandaj kraboj. Laŭ Galeno de Pergamono ĝin instigis la simileco inter ŝvelintaj vejnoj de ekstera tumoro kaj la gamboj de kankro. Supozeble la unua, kiu uzis la nomon de la malsano, estis Hipokrato, kiu rimarkis tiun similecon ĉe brusta tumoro. Plia interrilato por li estis, ke la astrologio atribuas la bruston al la zodiaka signo kankro.

Aristotelo difinis kanceron kiel tumorojn supraĵe konstateblajn, enkreskantajn en aliajn organojn.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas specojn de kancero laŭ la organo trafita. Ĉe homo okazas ekzemple jenaj tipoj, kiuj ĉiuj povas esti mortigaj:

Mamkancero[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mamkancero.

Mama kancero, kiel esprimas la nomo, estas kancero de la mamaj glandoj. Temas sume pri la plej ofta homa kancera malsano (krom la diversaj tipoj de haŭtaj kanceroj). Ĝi afliktas precipe, sed ne ekskluzive, virinojn: 1 el 100 malsanoj trafas la maman glandon de viro. En la industrie altevoluitaj landoj de ekzemple okcidenta Eŭropo aŭ norda Ameriko mama kancero estas la plej ofta speco de kancero inter virinoj kaj kaŭzas pli da mortoj inter ili ol ajna alia kancerospeco. La plej multaj malsanoj el statistika vidpunkto ŝajne aperas hazarde, kvankam ekzistas kaj heredaj kaj mediaj riskofaktoroj.

Pulmokancero[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pulmokancero.
bildigo de pulmo, kunmetita el pluraj bildoj de komputila tomografio, kun pulma kancero (sago)

Pulma kancerobronka kancero estas kancero de la pulmaj bronkoj kaj bronketoj. Temas pri unu el la plej oftaj homaj kanceraj malsanoj. Ĉefa kaŭzo estas la inhala fumado de tabako. Krome ekzistas iuj pliaj kemiaj substancoj, kiu povas kaŭzi la specon de kancero, ekzemple asbestokromo - kun ili homoj povas kontaktiĝi proprofesie. Ĉiuj aliaj eblaj kaŭzoj, ekzemple influoj de naturaj substancoj en la medio, kiel la gaso radono, estas statistike nesignifaj rilate al la ekesto de kancero.

La ŝancoj kuraci pulman kanceron daŭre estas malbonaj: kvin jarojn, post kiam oni eltrovis la diagnozon de pulma kancero, ankoraŭ vivas malpli ol 10 procentaĵoj de la pacientoj, malgraŭ ĉiaj terapioj. Pli da homoj mortas pro pulma kancero ol pro mama, prostata kaj kojla kancero kune. Kialo pro tio aparte estas, ke la kancera kresko komence ne kaŭzas senteblajn simptomojn. Kiam fine ja eksenteblas simptomoj kiel kronike raŭka voĉo aŭ tusado de sango, plejparte tro malfruas ankoraŭ komenci sanigan terapion. Tamen en la kazo de ĝustatempa trovo de pulma kancero, kutime hazarda ekzemple per komputila tomografio, la ŝanco sanige terapii ĝin laŭ la Usona Societo pri Kancero (American Cancer Society) estas je 47 procentaĵoj.[25]

Haŭtokancero[redakti | redakti fonton]

Kojlorektuma kancero[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kojlorektuma kancero.

Kojlorektuma kancero estas kancero de la cekumo kun la apendico, la kojlo kaj la rektumo, do de la plejgrandparto de la dika intesto. Kanceroj de tiuj partoj de la intestaro ampleksas pli ol 95 procentaĵojn de ĉiuj kanceraj malsanoj de la intesto. En la plej multaj industrie altevoluigitaj ŝtatoj de la tero, ekzemple en okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko, inter kaj viroj kaj virinoj temas pri la dua plej ofta speco de kancero. Ekzemple en Germanio pli-malpli 6 procentaĵoj de ĉiuj homoj malsaniĝas je ĝi iam dum la vivo. Kojlorektumaj kanceroj en la komenca fazo preskaŭ neniam kaŭzas simptomojn, kaj preskaŭ ĉiuj el ili ekestas el komence benignaj (do ne vivdanĝerigaj) intestaj polipoj.

Laŭ la spertoj de moderna medicino la ŝancoj sanige terapii la malsanon per operacio kaj apliko de kontraŭkanceraj, ĉelvenenigaj medikamentoj esence dependas de laŭeble frua trovo de la kancero. Mezume kvin jarojn post trovo de la diagnozo en la kazo de intensa terapiado ankoraŭ vivas 40 ĝis 60 procentaĵoj de la pacientoj - sen medicina terapiado la ŝanco pretervivi estas praktike nula. En pluraj industriaj ŝtatoj la medicinaj asekuroj ĉe homoj de pli ol 55 jaroj transprenas la kostojn de preventa kojloskopio ĉiun kvinan jaron, kiuj ebligas la forprenon de intestaj polipoj kaj per tio la preventon de kojlorektumaj kanceroj.

Hepatokancero[redakti | redakti fonton]

Hepatoĉela karcinomo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hepatokancero.

Hepatokancero estas kancero kiu ekas en la hepato.[26] Kancero kiu etendiĝas el aliloke al la hepato, konata kiel hepata metastazo, estas pli ofta ol tiu kiu ekas en la hepato.[27] Simptomoj de hepatokancero povas esti ŝvelo aŭ doloro en la dekstra flanko sub la riparejo, ŝvelo de abdomeno, flaveca haŭto, facileco al ekimozo, pezoperdo kaj malfortiĝo.[26]

La ĉefa kaŭzo de la hepatokancero estas cirozo pro hepatito B, hepatito Calkoholo.[28] Aliaj kaŭzoj estas la aflatoksino, la nealkohola grashepata malsano kaj hepatovermoj.[27] La plej oftaj tipoj estas hepatoĉela karcinomo (HĈK), kio faras ĝis 80% de kazoj, kaj kolangikarcinomo.[27] Malpli oftaj tipoj estas mukoza kista neoplasmo kaj intradukta papila galneoplasmo.[27] La diagnozo povas esti subtenita per sangekzamenoj kaj medicina bildigo, kun konfirmo per hista biopsio.[26]

Preventaj klopodoj estas imunigo kontraŭ hepatito B kaj traktado de tiuj infektita per hepatito B aŭ C.[27] Kanceranalizo estas rekomendata en tiuj kun kronika hepatomalsano.[27] Traktado povas esti kirurgio, celita terapio kaj radioterapio.[26] En kelkaj kazoj, ablaciterapio, emboliziga terapio aŭ hepatotransplanto povas esti uzata.[26] Malgrandaj ŝveloj en la hepato povas esti deproksime kontrolitaj.[26]

Unuaranga hepatokancero estas tutmonde la sesa plej ofta kancero (6%) kaj la dua ĉefa kaŭzo de morto pro kancero (9%).[27][29] En 2018, ĝi okazis en 841 000 perosnoj kaj rezultis en 782 000 mortoj.[30] En 2015, 263 000 mortoj pro hepatokancero estis okazigitaj de hepatito B, 245 000 de alkoholo kaj 167 000 de hepatito C.[19] Plej altaj indicoj de hepatokancero okazas kie hepatito B kaj C estas komunaj, kiel en Azio kaj Subsahara Afriko.[27] Maskloj estas plej ofte atakitaj de HĈK ol inoj.[27] Diagnozo estas plej ofta inter tiuj kiuj aĝas 55 ĝis 65 jarojn.[31] La kvinjara survivindico estas de 18.4 % en Usono,[31] kaj de 40.4% en Japanio.[32]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Karcinomo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Karcinomo.

Karcinomo estas kancero evoluinta el epitelio, ekzemple : pulma kancero aŭ ezofaga karcinomo. Karcinomo tial estas epitelia (ekstera kaj interna) kancera variaĵo, malsano, kiu infektas la sanajn organojn kaj formas duagradajn kancerajn kreskaĵojn. Ĝi povas aperi en la haŭto, mamo, mukomembrano, pulmo kaj aliaj internaj organoj kaj glandoj. Ĝi ne atakas la nervan, limfan, sangan sistemojn, la ostojn kaj la muskolojn. La adenokarcinomoj estas karcinomoj, kiam la kanceraj ĉeloj multiĝas en glandoj (ekz. pankreata karcinomo, prostata kancero de la viroj, ovaria kancero de la virinoj, pulma kancero k.a.).

Sarkomo[redakti | redakti fonton]

Sarkomo estas kancero evoluinta el konektivo, ekzemple : ostosarkomo aŭ liposarkomo.

Sangokancero[redakti | redakti fonton]

Sangokancero estas kancero evoluinta el sangoĉeloj, ekzemple : leŭkemio. Leŭkemio aŭ sangokancero estas multiĝo de la leŭkocitoj en la sango. Ĝin povas kaŭzi nuklea radiado, genetika heredaĵo. La leŭkemion karakterizas anemio, febro, sangumoj kaj pligrandiĝo de la limfonodoj. Ĉe infanoj plej ofte aperas la akuta limfoĉela leŭkemio, kiu estas kuracebla plejparte per medikamentoj. La akuta mjeloida aŭ granulocita leŭkemio estas pli ofta ĉe plenkreskuloj. La medikamenta kuracado kaŭzas nur provizoran pliboniĝon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

tumoro en pulmo

Genetika ŝanĝiĝo de korpa ĉelo povas kaŭzi kanceron. Nenormala ĉelo multobliĝas kaj neregulitaj ĉeloj formas tumoron, kiu povas formi metastazojn.

Kiam startas kancero, ĝi ne produktas simptomojn. Signoj kaj simptomoj aperas kiam la ĉelar-amaso kreskiĝas aŭ ulceriĝas. Sekvaj rezultoj dependas el la kanceraj tipo kaj loko. Malmultaj simptomoj estas specifaj. Multaj ofte okazas al individuoj kiuj havas aliajn misordojn. Kancero povas esti malfacile diagnozebla kaj povas esti konsiderata "granda imitanto".[33] Pacientoj povas suferi pro anksiodeprimo post-diagnoze. La risko de memmortigo en homoj kun kancero estas proksimume duobla.[34]

Metastazo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metastazo.

Metastazo (greke μετάσταση, de μετα~, meta~ - "for" kaj στάση, stáse - "loko", do "for de la origina loko") estas hipoteze difinita duaranga kreskaĵo de maligna tumoro, do kancero aŭ de infekta fokuso, en alia loko de la homa korpo ol la origina kancera respektive infekta loko. La moderna onkologio, do la specialiĝinta fako de medicino pri kanceroj, baziĝas sur la teorio de kanceraj fokusoj kaj metastazoj. Metastazoj en strikta senco estas solidaj kreskaĵoj de tumoroj en histo distanca al la origina tumora loko. La termino tamen ankaŭ uzatas por la sepsa disvastiĝo de forte malsanigaj ĉeloj kancerigaj aŭ infektaj, ekzemple kiam endokardiito disvastiĝas al multaj organoj.

metastazoj de pankreata kancero en la hepato

Terapio[redakti | redakti fonton]

Kirurgio[redakti | redakti fonton]

La tumoro estas fortranĉita.

Iksradiado[redakti | redakti fonton]

Iksradiado mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas neregule. Oni alcelas la tumoron.

Kemiterapio[redakti | redakti fonton]

Kemiterapio ne estas cela terapio. La drogo mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas. La drogo cirkulas en tuta korpo.

Celaj terapioj[redakti | redakti fonton]

Imatinib[redakti | redakti fonton]

Imatinib estis la unua cela terapio (Glivec® 2001). Ĝi celas tirozino-kinazon en mieloida leŭkemio kaj sarkomon nomita GIST.

Ricevanto de EGF[redakti | redakti fonton]

Interago MDM2-p53[redakti | redakti fonton]

La drogo nutlin agas kontraŭ la detruado de la p53[36].

Angioformado[redakti | redakti fonton]

Malfaciligi la angioformadon en la tumoro bremsas la tumoron. bevacizumab (Avastin® 2005) estas antikorpo kontraŭ ricevanto de VGEF, kiu malfaciligas la angioformadon[35]. Alie faciligi la angioformadon en la tumoro povas malpliigi la metastazojn[37].

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Institucioj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Share of cancer deaths attributed to tobacco. Alirita 5a de marto 2020.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Cancer (12a de septembro 2018). Alirita 19a de decembro 2018.
  3. 3,0 3,1 3,2 Defining Cancer (17a de septembro 2007). Alirita 28a de marto 2018.
  4. 4,0 4,1 Cancer – Signs and symptoms. Arkivita el la originalo je 8a de junio 2014. Alirita 10a de junio 2014.
  5. Obesity and Cancer Risk (3a de januaro 2012). Arkivita el la originalo je 4a de julio 2015. Alirita 4a de julio 2015.
  6. (Majo 2016) “Long-Term Alcohol Consumption and Breast, Upper Aero-Digestive Tract and Colorectal Cancer Risk: A Systematic Review and Meta-Analysis”, Alcohol and Alcoholism 51 (3), p. 315–30. doi:10.1093/alcalc/agv110. 
  7. (septembro 2008) “Cancer is a preventable disease that requires major lifestyle changes”, Pharmaceutical Research 25 (9), p. 2097–116. doi:10.1007/s11095-008-9661-9. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 1.1. ISBN 978-92-832-0429-9.
  9. Heredity and Cancer. American Cancer Society. Arkivita el la originalo je 2a de aŭgusto 2013. Alirita 22-a de julio 2013. Arkivigite je 2013-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
  10. How is cancer diagnosed? (29a de januaro 2013). Arkivita el la originalo je 14a de julio 2014. Alirita 10a de junio 2014. Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
  11. (2012) “American Cancer Society Guidelines on nutrition and physical activity for cancer prevention: reducing the risk of cancer with healthy food choices and physical activity”, CA Cancer J Clin 62 (1), p. 30–67. doi:10.3322/caac.20140. 
  12. (Decembro 2011) “16. The fraction of cancer attributable to lifestyle and environmental factors in the UK in 2010”, British Journal of Cancer 105 Suppl 2, p. S77–81. doi:10.1038/bjc.2011.489. 
  13. 13,0 13,1 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 4.7. ISBN 978-92-832-0429-9.
  14. (Junio 2013) “Screening for breast cancer with mammography”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 6 (6), p. CD001877. doi:10.1002/14651858.CD001877.pub5. 
  15. National Cancer Institute (26a de februaro 2018) Targeted Cancer Therapies. Alirita 28a de marto 2018.
  16. 16,0 16,1 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 1.3. ISBN 978-92-832-0429-9.
  17. SEER Stat Fact Sheets: All Cancer Sites. Arkivita el la originalo je 26a de septembro 2010. Alirita 18a de junio 2014.
  18. (8-a de oktobro 2016) “Global, regional, and national incidence, prevalence, and years lived with disability for 310 diseases and injuries, 1990–2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet 388 (10053), p. 1545–1602. doi:10.1016/S0140-6736(16)31678-6. 
  19. 19,0 19,1 (8a de oktobro 2016) “Global, regional, and national life expectancy, all-cause mortality, and cause-specific mortality for 249 causes of death, 1980–2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet 388 (10053), p. 1459–1544. doi:10.1016/s0140-6736(16)31012-1. 
  20. 20,0 20,1 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 1.1. ISBN 978-92-832-0429-9.
  21. (Februaro 2013) “Nonmelanoma skin cancer”, Facial Plastic Surgery Clinics of North America 21 (1), p. 43–53. doi:10.1016/j.fsc.2012.10.003. 
  22. (Novembro 2012) “Epidemiology and economic burden of nonmelanoma skin cancer”, Facial Plastic Surgery Clinics of North America 20 (4), p. 419–22. doi:10.1016/j.fsc.2012.07.004. 
  23. (Februaro 2011) “Global cancer statistics”, Ca 61 (2), p. 69–90. doi:10.3322/caac.20107. 
  24. (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 6.7. ISBN 978-92-832-0429-9.
  25. informilo de la Usona Societo pri Kancero (American Cancer Society, angle, formato PDF). Arkivita el la originalo je 2006-06-12. Alirita 2010-03-13.
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 26,5 Adult Primary Liver Cancer Treatment (PDQ®)–Patient Version (6a de julo 2016). Arkivita el la originalo je 2a de oktobro 2016. Alirita 29a de septembro 2016.
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 27,4 27,5 27,6 27,7 27,8 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 5.6. ISBN 978-9283204299.
  28. (17a de decembro 2014) “Global, regional, and national age-sex specific all-cause and cause-specific mortality for 240 causes of death, 1990–2013: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2013.”, Lancet 385 (9963), p. 117–71. doi:10.1016/S0140-6736(14)61682-2. 
  29. (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 1.1. ISBN 978-9283204299.
  30. (November 2018) “Global cancer statistics 2018: GLOBOCAN estimates of incidence and mortality worldwide for 36 cancers in 185 countries.”, CA: A Cancer Journal for Clinicians 68 (6), p. 394–424. doi:10.3322/caac.21492. 
  31. 31,0 31,1 SEER Stat Fact Sheets: Liver and Intrahepatic Bile Duct Cancer. Arkivita el la originalo je 2017-07-28.
  32. がん診療連携拠点病院等院内がん登録生存率集計:[国立がん研究センター がん登録・統計]. Alirita 2a de februaro 2020.
  33. Holland Chp. 1
  34. Anguiano L, Mayer DK, Piven ML, Rosenstein D (Julio–Aŭgusto 2012). "A literature review of suicide in cancer patients". Cancer Nursing. 35 (4): E14–26. doi:10.1097/NCC.0b013e31822fc76c. PMID 21946906. S2CID 45874503.
  35. 35,0 35,1 35,2 Les thérapies ciblées Gaëtan des Guetz et Jean-Yves Blay Springer 2008
  36. MDM2 p53[rompita ligilo] france
  37. Des métastases sous contrôle Eve Eleinein La Recherche aprilo 2009

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cancer en la angla Vikipedio.