Kandelabro (Altenbergen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kandelabro starigitia omaĝe al Sankta Bonifaco

La Bonifaco-Kandelabro (germane: Bonifatius-Kandelaber) troviĝas supre de la vilaĝo Leinatal-Altenbergen, ekde 1811 kiam la skulptisto Friedrich Wilhelm Eugen Döll faris ĝin.

Priskribo kaj historio de pereinta preĝejo[redakti | redakti fonton]

Apuda turomodelo de la unua Johano-kirko

La monumento konsistas el sabloŝtona kolono, kiu tronas sur sepŝtupa soklo kun ok globoj. Sur ĝia pinto tri anĝeloj portas fajrujon kun tri flamoj. La 10 metrojn alta monumento memorigas onin per sia formo pri mezepoka liturgia kandelingo. Ĝi staras sur sep ŝtupoj kaj ok grejsaj globoj havante ĉepintan fajropaton portatan de tri anĝelaj kapoj: ties tri flamoj signifas la tri konfesiojn, kiuj supren kaj ĉiuflanken entendiĝas.

La en la 17-a de junio 1811 per ekumena solena ceremonio inaŭgurita kandelbaro memoras la agadon de Sankta Bonifaco, kiu laŭtradicie tie ĉi unuafoje en tuta Turingio predikus kaj baptus.

En lia tradicio estas ankaŭ la Kirko Sankta Johano kiu troviĝis surloke ĝis la 18-a jarcento konsiderite la plej malnova baptokirko de Turingio. Ĝia historio tamen postsekveblas ĝis la mezo de la 11-a jarcento.Tiam Ludwig der Bärtige, la prapatro de la postaj turingiaj landposedantoj el la dinastio de la Ludovikidoj, ricevis la vilaĝon Altenbergen. Li starigis la Johano-preĝejon kaj lasis ĝin altrangigi kiel paroĥejan kirkon fare de la majenca ĉefepiskopo Bardo (+ 1051). Ekde 1085 la vilaĝo kun kirko apartenis al la najbara benediktana abatejo Reinhardsbrunn, la kutima monaĥejo de la landgrafoj de Turingio. Ĉu vere tri jarcentoj antaŭe Bonifaco estis konstruiginta samloke preĝejon ne plu pruveblas - ĉar la plej malnova raporto pri tio faritis nur 700 jarojn poste far la kronikisto Johann Rothe [+ 1434) el Eisenach.

Starigo de la kandelabro[redakti | redakti fonton]

En 17.6.1811-a starigitis la kandelabro laŭ instigo de la altenbergen-a arbohakisto Nicolaus Brückner, en kunteksto kun la Bonifaco-adorado. Ĉeestis reprezentantoj de la kvar ĉirkaŭantaj vilaĝoj Altenbergen, Catterfeld, Finsterbergen kaj Engelsbach. La solenaĵoj estis malkutime gravaj kaj partoprenis ilin ankaŭ lia duka moŝto Aŭgusto (Saksio-Gotao kaj Altenburg) kun familio sia. Ankaŭ en niaj tagoj okazas pentekostlunde diservo surloke. Por Brückner nomitis la ĉefa strato de Altenbergen.

La monumento memoru la pereintan kirkon kaj estu signo de interkonfesia respekto antaŭ la agadoj de la sanktulo, la "apostolo de la germanoj". Ĝi simboligas la humanisman kristanecon de tiu tempo (ĉ.la jaro 1800). En tiu ĉi tradicio la kandelabro restaŭritis en 1992; ĉe ĝi okazas regule ekumenaj diservoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hartmut Ellrich, Theophil Heinke, Karsten Hoerenz: Zwischen Hörsel und Wilder Gera. Die Kirchen der Superintendentur Waltershausen-Ohrdruf, Wartburg Verlag, Vajmaro, ISBN 3-86160-167-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]