Kandi (Srilanko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kandi
urbosetlejo
Administrado
Provinco Centra Provinco
Poŝtkodo 20000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 120 087  (2021) [+]
Loĝdenso 4 448 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 7° 18′ N, 80° 38′ O (mapo)7.296961111111180.638452777778Koordinatoj: 7° 18′ N, 80° 38′ O (mapo) [+]
Alto 500 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Kandi (Srilanko)
Kandi (Srilanko)
DEC
Kandi
Kandi
Situo de Kandi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kandy [+]
vdr

Kandi, laŭ sinhala lingvo මහ නුවර, laŭ tamila lingvo கண்டி, angle Kandy estas urbego, iama ĉefurbo en Srilanko en Centra Provinco. Ĝia kromnomo estas Maha Nuvara ("Granda Urbo"). Kandi estas unu el la sanktaj lokoj de budhismo kaj kultura centro de la lando, ĉirkaŭaĵo de la templo estas kultura heredaĵo de UNESKO de 1988.

Aerpanoramo en Kandi

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kandi situas en mezo de la lando inter montoj laŭ rivero sur bordo de artefarita lago. Negombo troviĝas 89, Sri Jayawardenapura Kotte 91, Kolombo (urbo) 96, Batticaloa 126, Ĝafna 273 kilometrojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kandi iĝis budhisma centro de la 13-a aŭ 14-a jarcento. Samtempe ĝi estis ĉefurbo de la sinhala regantoj ĝis 1815, kiam la britoj forpelis la lastan sinhalan reĝon. En 1998 tamilaj separistoj bombis en la templo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Kandi oni produktas aŭ prilaboras teksaĵojn, meblojn, juvelojn. Unu el la plej grandaj universitatoj de la lando situas proksime. En la proksimeco oni kultivas teojn kaj rizojn.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Kandi estas ekvatora. Jare pluvas po 1840 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter januaro-marto malpli. La plej malvarma monato estas en januaro kaj plej varma monato en julio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe Kandi flughaveno servas. 4 ĉefŝoseoj kuras al la urbego, krome ankaŭ trajno funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • templo de la Sankta Dento, unu el la plej sanktaj lokoj de budhismo
  • arkeologia muzeo, iam reĝa palaco
  • aliaj preĝejoj

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kandi mortis hungara budhana monaĥo Árpád Ferenczy.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Popola Respubliko Ĉinio Ĉengduo Ĉinio

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]