Kandrat Krapiva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kandrat Krapiva
Persona informo
Кандрат Крапіва
Naskiĝo 22-an de februaro 1896 (1896-02-22)
en Nizok
Morto 7-an de januaro 1991 (1991-01-07) (94-jaraĝa)
en Minsko
Tombo Eastern Cemetery vd
Lingvoj belorusarusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Pedagogical Faculty of the Belarusian State University vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo dramaturgo • literatursciencisto • tradukistoverkisto • poeto • ĵurnalistopolitikistoscenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kandrat Krapiva (beloruse - Кандрат Крапіва), vera nomo estas Kandrat Atraĥoviĉ (Кандрат Атраховіч) (5-an de marto 1896 - 7-an de januaro 1991) estis belorusa verkisto, poeto, dramaturgo, literatursciencisto, lingvisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en kamparula familio, studis en paroĥa lernejo, poste en en popola lernejo en Uzda, 4-jara lernejo en Staŭbci, en sama lernejo en Kojdanava (nuntempe Dzjarĵinsk, post fino de lernado plenumis ekstere ekzamenon je popola instruisto. Aŭtune 1914 komencis labori kiel instruisto en vilaĝo apud Minsk. Post jaro de laboro, li estis mobilizita en armeo, partoprenis en Unua mondmilito. Kiel instruisto estis malmobilizita en februaro de 1918, kaj laboris en sia profesio. Dum 1920 - 1923 - komandanto en Ruĝa armeo. De 1924 denove laboris kiel instruisto.

En la jaro alveturis en Minsko. Membriĝis en Literatura unio "Junularo" (ĝis 1926), poste en Literatura unio "Altaĵo". Finis literaturlingvista fako de pedagogia fakultato de Belorusa Ŝtata Universitato. Partoprenis en milito kontraŭ Polio (1939), en milito kontraŭ Finnlando (1939-1940). Dum Dua mondmilito li laboris kiel korespondanto. Ĉefo de sekcio de lingvistikofako de lingvo kaj literaturo de Sciencakademio de Belorusa SSR (1947-1952), direktoro de Instituto de lingvistiko de Sciencakademio de Belorusa SSR (1947-1952). En la jaro 1946 kiel membro de delegacio de Belorusa SSR partoprenis en laboro de sesio de Ĝenerala asembleo de UNO. Dum 1956 - marto 1982, vicprezidanto de Sciencakademio de Belorusa SSR, de marto de 1982 - ĉefa scienca kunlaboranto en Instituto de filologio de Sciencakademio de Belorusa SSR. Doktoro de filologio, akademiano de sciencakademio de Belorusa SSR. Multfoje estis elektita kiel deputito (1947-1990), ĉefo de Plejalta soveto de Belorusa SSR. Membro de Verkista Unio de Belorusa SSR (de 1934).

Kreado[redakti | redakti fonton]

Komencis verki en la jaro 1922. Verkis felietonojn, fablojn, teatraĵojn (ĉefe satiraj), rakontojn, romanon. Sian lastan verkon li verkis en 1982 jaro en 86-jara aĝo. Apartaj frazoj de liaj verkoj fariĝis proverboj en belorusa lingvo.

Scienca laboro[redakti | redakti fonton]

Aŭtoro de literatursciencaj kaj kritikaj artikoloj, lingvistikaj laboroj, unu el sciencaj redaktoroj (kune kun Jakub Kolas kaj Pjatro Hlebka de "Rusa-belorusa vortaro" (1953), scienca redaktoro de "Belorusa-rusa vortaro" (1962, 2-a eldono, prilaborita kaj suplementita 1988-1989), "Rusa-belorusa vortaro" (eldono 2-a, prilaborita kaj suplementita, 1982), "Interpreta vortaro de belorusa lingvo" en 5 volumoj (1977-1984).

Tradukis en belorusan lingvon verkojn de Marx, Engels, Fonvizin, Puŝkin, Gogol, Ĉeĥov, Majakovskij kaj aliaj aŭtoroj.