Kanguru-Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanguru-Insulo
Rigardo trans la orienta parto de la insulo de sablomonteto je ĝia plej malvasta loko
Rigardo trans la orienta parto de la insulo de sablomonteto je ĝia plej malvasta loko
insulo
Akvejo Golfo Sankta Vincento (Hinda Oceano)
Geografia situo 35° 50′ S, 137° 16′ O (mapo)-35.827222222222137.26777777778307Koordinatoj: 35° 50′ S, 137° 16′ O (mapo) f1
Kanguru-Insulo (Aŭstralio)
Kanguru-Insulo (Aŭstralio)
DEC
Kanguru-Insulo
Kanguru-Insulo

Map

Longo 145 kmf2
Larĝo 56 kmf3
Areo 4 405 km² f4
Plej alta loko Prospect Hill
307 mf5
Loĝantaro 4 250 (2006)
<1 loĝ./km²
Ĉefa loko Kingscote
Mapo de Kanguru-Insulo
Mapo de Kanguru-Insulo
vdr

Kanguru-Insulo (angle Kangaroo Island) estas la tria plej granda insulo de Aŭstralio, post Tasmanio kaj Melvil-Insulo. Ĝi situas en la subŝtato de Suda Aŭstralio 112 km sudokcidente de Adelajdo Ĝia plej proksima punkto al la kontinento estas 13 km malproksime de Cape Jervis en la pinto de Fleŭrjeŭ-Duoninsulo.

Iam okupita de indiĝenaj aŭstralianoj, tiu ĉi loĝantaro estis malaperanta post kiam la tero estiĝis insulo sekvante plialtiĝo de la marnivelo antaŭ pluraj jarmiloj. Poste ĝi estis resetligata ekde la frua 19-a jarcento, komence okaze de fokokaptistoj kaj balenistoj, kaj oficiale ekde 1836.

Ekde tiam la ekonomio de la insulo estis precipe agrikultura, kun kaptado de Jasus edwardsii (palinuridoj) kaj kun turismo kreskanta en graveco. La plej granda urbo, kaj la administra centro, estas Kingscote. La insulo havas plurajn naturrezervejojn por protekti la restojn de sia natura vegetaĵaro kaj de siaj indiĝenaj bestoj, kun la plej granda kaj plejbone konata Nacia Parko Flinders Ĉes ĉe la okcidenta parto de la insulo.

La insulo estas 150 km longa kaj inter 90 km kaj 57 km larĝa, ĝia areo kovras 4 405 da kvadrataj kilometroj. Ĝia marbordo estas 540 kilometrojn longa kaj plej alta punkto havas altitudon de 307 m. Ĝi estas apartigita de Jorke-Duoninsulo en la nordokcidento per Eksploristo-Markolo kaj de Fleuxrjeux-Duoninsulo en la nordoriento per Backstairs Passage. Grupo de insuletoj, la Peĝoj (the Pages), situas je la orienta ekstremaĵo de la insulo.

La insulo estas grava por la naturprotekto, speciale por la birdoj. Ĝi estas parto de la ekoregiono lofti-montaraj duonarbaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Situo de Kanguru-Insulo.
IBRA-subregionoj Kanguru-Insulo kaj Fleuxrjeux-Duoninsulo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

35° 50′ S 137° 15′ O / 35.833 °S, 137.250 °O / -35.833; 137.250 (mapo)