Kanin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanin
urbo en Sud-Koreio • urbego

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 210 456  (2023) [+]
Loĝdenso 202 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 45′ N, 128° 54′ O (mapo)37.755555555556128.89611111111Koordinatoj: 37° 45′ N, 128° 54′ O (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 1040 km² ( 104 000 ha) [+]
Horzono UTC+09:00 [+]
Kanin (Suda Koreio)
Kanin (Suda Koreio)
DEC
Kanin
Kanin
Situo de Kanin

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gangneung [+]
vdr

KaninKanun (koree 강릉시, laŭ ĉinaj literoj 江陵市) estas marhavena urbego en nordorienta Sud-Koreio. Ĝi estas regiona ekonomia centro.

Panoramo en Kanin
Haveno en Kanin

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Loĝejoj en Kanin
Urbodomo de Kanin

Kanin situas laŭ rivero, laŭ la orienta marbordo de Sud-Koreio apud la orientaj deklivoj de la montoj Tebeksan. Seulo troviĝas 169 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kanin estis administracia kaj ekonomia centro jam dum la antikvaj tempoj. En 1308 Kanin ricevis sian nunan nomon. La nuna urba statuso estis deklarita en 1955. La 18-an de septembro 1996 nordkorea submarŝipo alfundiĝis proksime de Kanin. En 2018 dum la Vintra Olimpiko 2018 de Pjonĉango en kelkaj sportaj branĉoj okazis konkursoj ankaŭ en Kanin.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj sektoroj de la ekonomio estas turismo kaj malpeza industrio. Estas planoj krei sciencan-industrian komplekson en la urbo, kies ĉefa tasko estas esplorado en kampo de biologio. Silkoteksado estas la tradicia industrio de la urbo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Policejo en Kanin
Budhisma templo en Kanin

Kanin situas en humida subtropika klimato kun malvarmetaj aŭ malvarmaj vintroj kaj varmaj, humidaj someroj. En Kanin jare pluvas po 1465 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter junio-oktobro pli ofte pluvas pro la musono. La averaĝa jara temperaturo estas 13,2 °C, tio varias dum jaro inter 9-19 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kanin estas ligita al la tutlanda aŭtovojo-reto (same al la fervoja reto). La vojaĝo daŭras ĉirkaŭ 2 horojn kaj 30 minutojn al Seulo per aŭtovojo. Menciindas trafiko de la haveno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • muzeoj
  • festivaloj
  • temploj
  • rigardo de sunleviĝoj en strandoj (aparte la unuaj en la Novjaro, estas gravaj en tradicia korea kulturo)

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]