Kano
Aspekto
| Ĉi tiu artikolo temas pri planto de genro "Arundo". Por urbo en Niĝerio rigardu la paĝon Kano (urbo). Por samnoma subŝtato de Niĝerio legu la artikolon Kano (subŝtato). |
Itala kano (Arundo donax)
| ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||||
|
Vidu tekston. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Kano estas genro (Arundo el poacoj) el plurjaraj herboj, iufoje pli ol 4 metrojn alta, kun dikaj, fortikaj tigoj kaj kun floroj, similaj al tiuj de fragmito. Ĝi havas lanugan ariston. Menciindas, ke en ĉiutaga parolo ĝenerale ĉiun kavtigan planton oni nomas "kano".
Ili kreskas ĉe la Mediteraneo, Orient-Azio.
Itala kano (Arundo donax) estas ornamherbo.
Laŭ Francisko Azorín Kano estas Trunko kava k. nodoza de monokotiledona vegeto, uzata por konstruado, por mebloj, k.c.[1] Li indikas etimologion el sanskrita kandas (kano) kaj de tie la latina canna.[2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 102.
- ↑ Azorín, samloke.


