Ĝangala kato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kano-kato)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĝangala kato
Ĝangala kato
Ĝangala kato
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Felisoj Felis
Specio: F. chaus
Felis chaus
Schreber, 1777
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĝangala kato (Felis chaus) el la ordo de karnovoruloj kaj familio de felisedoj vivas en Junnan kaj Sinĝjang de Ĉinio kaj ankaŭ en Sovetunio, okcidenta Azio kaj Kaŝmiro, Afganio kaj la Hindoĉina Duoninsulo. Ĝi havas grandan korpon kun longo de 60-75 centimetroj kaj pezo de 8-16 kilogramoj. Ĝia vosto longas nur 23-29 centimetrojn, sed ĝiaj kruroj estas longaj. Ĝia dorso kun malhelbruna mezo estas brungriza aŭ malhelflava. Ĝia kapo estas bruna kun flavaj kaj blankaj strioj ĉirkaŭ ĝiaj okuloj, la abdomeno kaj muzelo blankaj kaj la pintoj de la oreloj kaj vosto nigraj. Ĉe ĝia orelpinto troviĝas hartufo, ĉe ĝia vosto neklaraj harringoj kaj ĉe ĝiaj ŝultroj kaj postaj kruroj kelkaj nerimarkeblaj makuloj. Ĝiaj kruroj estas brunaj. La juna ĝangala kato estas kovrita de kafkolora hararo. Ĉe ĝiaj kvar membroj troviĝas po 5-6 brunaj horizontalaj strioj kaj ĉe ĝia vosto harringoj, kiuj kovras trionon de ĝia vostbazo.

La ĝangalaj katoj vivas en densaj dornaj arbedaroj kaj herbaroj ĉe bordoj de riveroj, lagoj kaj maroj en tropika kaj subtropika zonoj. En montaro ili loĝas en loko malpli alta ol 800 metroj, en forlasitaj truoj de meloj, histrikoj kaj vulpoj. Kelkfoje ili konstruas neston per sekaj fragmitoj en arbedaroj kaj herbaroj kaj sternas harojn en ĝi. Ili iras serĉi nutraĵojn antaŭ tagiĝo kaj post vespero kaj malofte aktivadas en tago. Ili havas akrajn flarsenton kaj aŭdkapablon kaj estas lertaj en arbogrimpado kaj saltado. Ili manĝas diversajn musojn, leporojn kaj grandajn birdojn, kiel fazanojn kaj perdrikojn, kelkfoje ankaŭ fruktojn kaj putrintan karnon. Nokte ili foje eniras en vilaĝojn por ŝteli kortbirdojn. Ili estas ferocaj kaj aŭdacas lukti kontraŭ hundoj. Laŭdire la ĝangala kato povas pariĝi kun hejma kato por generi idojn. La ĝangalaj katoj pariĝas inter februaro kaj marto. La katino naskas en majo, ĉiufoje 3-5 idojn, iam eĉ dek.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Felis chaus chaus, oftas en Irano, Pakistano, Afganio kaj Mezazio
  • Felis ĉ. affinis, oftas en Vjetnamio, Laoso, Kamboĝo, Junano kaj la himalaja regiono
  • Felis ĉ. fulvidina, oftas en Tajlando kaj Mjanmao
  • Felis ĉ. furax, oftas en Irako kaj Sirio
  • Felis ĉ. kelaarti, oftas en Sri-Lanko
  • Felis ĉ. kutas, oftas en orienta Hindio kaj Bangladeŝo
  • Felis ĉ. nilotica, oftas en Egiptujo
  • Felis ĉ. oxiana, oftas en sudorienta Rusio
  • Felis ĉ. prateri, oftas en okcidenta Hindio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]