Kanonikaro (kristanismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunsido de la kanonikaro de la trapista ordeno en Oelenberg (Frédéric Lix, 1889).

La kanonikaro, aŭ kapitulo, en la Romkatolika Eklezio, Anglikanismo kaj Skandinava Luteranismo, estas asembleo de presbiterojreligiuloj, dotita per jura personeco kaj normiga aŭtoritato.

La kanonikaro ene de katedrala preĝejo, monaĥeja preĝejo (tipe Benediktana ) aŭ kolegia preĝejo, aŭ kavalira ordeno, estas aŭtonoma decid-povo pri la temoj kiuj koncernas ĝiajn membrojn, kaj tial en la voĉdonoj kaj debatoj povas partopreni nur tiuj, kiuj estas parto de ĝi.

En la antikvaj Benediktanaj monaĥejoj, nur la monaĥoj povis paroli dum la kunsidoj de la kanonikaro; eĉ se aliaj homoj estis allasitaj kiel observantoj, ili havis neniun rajton interveni. De ĉi tie venas la esprimo "havanta/ne havantan voĉon" en la kapitulo.

Kanonikoj de Bruĝo, Flandrio.