Origina Tavastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanta-Häme)
Saltu al: navigado, serĉo
Finland regions Kanta-Häme.png
la blazono de la provinco

Origina Tavastio - finne Kanta-Häme, ˈkɑntɑˌhæmɛ, svede Egentliga Tavastland, en Esperanto laŭvorte "Origina Tavastio" aŭ "Tavastio en malvasta senco") estas provinco de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Suda Finnlando. La areo de la provinco estas 5 706 km² kaj fine de aŭgusto 2006 ĝi havis 169.390 loĝantojn. La ĉefurbo estas Hämeenlinna.

la "Häme"-fortikaĵo

La finna nomo laŭvorte signifas kerna teritorio de "Häme". "Häme" estis unu el la historiaj setloregionoj de la finna popolo. En la regiona ĉefurbo Hämeenlinna (en Esperanto "Häme"-fortikaĵo) inte alie videblas la mezepoka burgo, kiu donis sian nomon al la urbo.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Al la provinco apartenas 16 komunumoj, el kiuj 3 (en pli dika literaro) estas urboj. La nombroj de loĝantoj estas laŭ la stato de la fino de januaro 2007.

  1. Forssa (17.890)
  2. Hämeenlinna (47.905)
  3. Hattula (9.461)
  4. Hausjärvi (8.553)
  5. Humppila (2.575)
  6. Janakkala (16.108)
  7. Jokioinen (5.735)
  1. ,
  2. Loppi (8.006) ,
  3. Riihimäki (27.555)
  4. Tammela (6.570)
  5. Ypäjä (2.654)

la komunumoj de la provinco

Eksaj komunumoj[redakti | redakti fonton]