Kantmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kanta muziko)

Kantmuziko estas ĉia muziko, kiun realigas la homa voĉo, kontraste al nura instrumenta muziko. Ĝi baziĝas kutime sur literaturaj poeziaĵoj, kiujn muzikigis komponisto; modernaj komponistoj foje ankaŭ uzas vokalizojn aŭ fantazitekstojn.

Akompanado per instrumentoj je kantmuziko ne estas esceptata. Verkojn, en kiuj la instrumenta parto superas, oni ankoraŭ klasas kiel instrumentaj (ekz. ĥoraĵoj en simfonioj). Muziko, kiun generas nur la homa voĉo, nomiĝas ankaŭ akapela.

Al nurvoĉaj muzikaĵoj apartenas akapela-kantoj de profana kaj sakrala karaktero. La sakrala kantmuziko, akompanata same kiel neakompanata, estas grava parto de la eklezia muziko.

Eŭropa klasika muziko[redakti | redakti fonton]

Nurvoĉa sakrala muziko[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj ĝenroj de neakompata sakrala kantmuziko estas la himno resp. la ĥoralo, la moteto kaj la meso; apartaj formoj estas gregoria ĉanto kaj aliaj psalmodiaj kantoj.

Kiel variaĵoj de la ĥor-okupantaro je tio estas penseblaj viraj, virinaj aŭ miksitaj ĥoroj, kiuj ankaŭ diferenciĝas laŭ la nombro de la voĉoj. Por virinĥoroj elformiĝis la trivoĉa kontrapunkto kiel kutimaĵo, por vira resp. miksitaj ĥoroj la kvarvoĉa. Aparte por miksita ĥoro foje ankaŭ estas postulata la okupantaro el du aŭ pluraj kontraŭstaraj ĥorgrupoj, ĉi tiu „duoblo-“ resp. „plurĥora“ maniero de muzikado floris aparte dum la renesanco; sian plej imponan stampadon ĝi trovis en la tiel nomata Venecia plurĥoreco.

Por la pliampleksigo de la sonspaco resp. por la multobligo de la liniaj, kontrapunktaj kaj ankaŭ harmoniaj eblecoj en la historio de kantmuziko oni ĉiam denove ankaŭ eksperimentis per pliigo de la voĉnombro ene de ĥorgrupo trans la kvarvoĉeco.

Gregoria ĉanto estas laŭtradicie unuvoĉa, neakompanata kantaĵo de (vira) schola cantorum [ĉantoĥoro).

Pri tiu ĉi sono La gregoria "Ave Maria"

Instrumente akompanata sakrala kantmuziko[redakti | redakti fonton]

La instrumente akompanata sakrala kantmuziko elformiĝis aparte en la formoj de moteto, de meso, de kantato aŭ de oratorio. La unuopajn movimentojn aparte de kantato aŭ de oratorio, sed ankaŭ de kantatomeso de la baroko siaflanke oni distingas laŭ sia farmaniero kaj laŭ la nombro de kantantaj voĉoj:

La akompanata, ofte tre arte kaj riĉe formata soloprezentado nomiĝas ario.
Pri tiu ĉi sono Georg Friedrich Händel: "Rejoice greatly" el la oratorio "Der Messias"

Neakompanata profana kantmuziko[redakti | redakti fonton]

Instrumente akompanata profana kantmuziko[redakti | redakti fonton]

Historio de la eŭropa kantmuziko[redakti | redakti fonton]

Pratempo kaj antikveco[redakti | redakti fonton]

Unua notacio en la mezepoko[redakti | redakti fonton]

Mezepoka plurvoĉeco[redakti | redakti fonton]

Renesanco[redakti | redakti fonton]

Baroko[redakti | redakti fonton]

Klasikismo[redakti | redakti fonton]

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Eŭropa popolmuziko[redakti | redakti fonton]

  • izo-polifonio, popolmuzika stilo en la sudo de Albanujo

Ekstereŭropa kantmuziko[redakti | redakti fonton]

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Afrika[redakti | redakti fonton]

  • Isicathamiya, zulua kantstilo

Azio[redakti | redakti fonton]

Suda Azio[redakti | redakti fonton]

  • kaŭali, sufisma kantstilo en Pakistano kaj norda Barato
  • dhrupad, severa kantstilo de la klasika hindustana muziko en la nordo de Barato
  • khyal, en la 17-a jarcento evoluigita pli simpla nordbarata stilo, origine plej ofte kantistinoj kun akompano de sarangi
  • thumri kaj dadra, du stiloj, kiuj apartenas al la simpla klasiko de barata muziko

Orienta Azio[redakti | redakti fonton]

  • ĉina opero, unuigas kanton, teatron kaj dancon
  • gagok, klaska kantstilo de la korea muziko
  • pansori, populara stilo de la korea muziko

Surorienta Azio[redakti | redakti fonton]

  • Bangsawan, malaja opero en Malajzio, en kiu oni prezentas Zapin-dancojn

Australio[redakti | redakti fonton]

  • Muziko de la praloĝantoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Vokalmusik » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 84797567 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)