Kantabra mitologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kantabra mitologio estas mitologio de Kantabrio.

La pra-kantabra mitologio verŝajne ekrilatiĝis poiome al la kelta kaj Romia mitologioj kaj similiĝis al legendoj kaj tradicioj de la hispanaj nordokcidentaj regionoj. En multaj kazoj ties prasignifo, transdonita perbuŝe de gepatroj al idoj, iom post iom malklariĝis aŭ aliiĝis. Unu kialo estas tio, ke la klasikaj verkistoj ne sukcese kaptis la popolajn riĉecon kaj pensomanieron, absorbiĝante nur la kultojn kaj diojn similajn al tiuj siaj. Plia kialo estas, ke la konkero fare de la Romia Imperio kaj la posta kristanismo ŝanĝis la sencon kaj prezenton de ĉi tiuj paganaj ritoj, eĉ multfoje kreante religian sinkretismon.

Nuntempe la kantabroj plu rakontas apologojn kaj legendojn, en kiuj ritaj trajtoj estas pli ĉefrolaj ol ties intrigo mem.

Kulto al fajro ĉiam havas gravan rolon en mitologioj.

Dioj[redakti | redakti fonton]

La Steleo de Barros estas unu el la kantabraj steleoj aperintaj en la vilaĝo Barros, kiuj datiĝas de inter la 6-a kaj 1-a jarcentoj antaŭ Kristo. La basaj reliefaĵoj kun formoj de aneloj, triangulaj aŭreoloj kaj svastikaĵoj rilatas al suno kaj lunkvaronoj.

En la substrato de la kantabra mitologio plej gravis la grandaj protektantaj dioj, kiel fajro aŭ la suno. Tion atestas la trovitaj kantabraj steleoj. Rilate al fajro, la fajro-celebro de Sankta Johano la Baptisto estas samtempa al junia solstico povas indiki, ke temas pri nekonscia rememoro. Plie estas la patra ĉefdio, kiuj dum regado de la Romia Imperio rilatiĝis al Jupitero kaj la suna kulto, kaj pli poste, al la kristanisma dio.[1]

Influe de la militemo de la (pra-)kantabroj, estas milita dio, kiu poste samiĝis al romia Marso. Al ĝi oni oferis grandnombre virajn kaprojn, ĉevalojn kaj militkaptitojn, laŭ rakontoj de Strabono, Horacio kaj Silius Italicus. En ĉi tiuj amasoferoj oni trinkis ankoraŭ varman sangon de ĉevaloj, laŭ mencias Horacio pri la kantabra tribo konkanoj.

Citaĵo
 ...et laetum equino sanguine Concanum, ...   ...kaj konkanon, al kiu plaĉas ĉevala sango, ... 
— Horacio. Carm. III 4. v29-36

La dia nomo Epane ankaŭ eble havas rilaton al tiu kulto.[2] Laŭ la prakantabroj ĉi tiaj ritoj havis mistikan originon ligitan al ideo konsideri tiujn bestojn sakralaj, iĝontaj medio por reenkarniĝo.[3] Multaj fakuloj konsideras tion rilata al kelta suna variaĵo de la dio Marso.[4][5]

Marteno de Braga citis,[6] ke la nordiberiaj prapopoloj ankaŭ oferis homojn. La signifo de ĉi tiu rito estas ligata al redempto aŭ aŭguro, samkiel en aliaj keltaj gentoj el Gaŭlio. Strabono menciis, ke ĉi tiuj popoloj esploradis la viscerojn de la militkaptitoj kaj amputis ties dekstrajn manojn por oferi ilin al la dioj. Futuron oni povis antaŭvidi rigardante la manieron de mortfalo de la viktimo.[7]

Ankaŭ estis patrindioj rilataj al Luno. Ties rememora influo plu restas en la kamparaj areoj, specife ĉe la fazoj por semado kaj rikolto.

Plie, la kulto al la mara dio transformiĝis en kulto al Romia dio Neptuno (oni trovis en Castro Urdiales statueton dediĉitan al originala kantabra dio).

La prakantabroj konsideris la spiriton senmorta. Tian ideon ili esprimis per funebraj ritoj kun oftaj kremacioj. La ununura scepto estas mortintoj dum batalo, kies korpojn oni lasis sur la batalkampo por, ke la vulturoj prenu iliajn internaĵojn (kaj do ankaŭ animon), ĝis la postmorta mondo, kie ili renkontu praulojn. Ĉi tiu kutimo montriĝas en la Steleo de Zurita.

Ofero ankaŭ havis ĉefrolon en la prakantabra socio: unuflanke, kiel ilo por satigi diajn volojn, kaj aliflanke, kiel emfazo de sindono al kolektivo. Tial, en ĉi tiu militema socio, ofero ne estis konsiderita simbolo de primitiveco aŭ barbareco. Male, oni postulis, ke la malfacila decido oferi estu profunde meditita. Ekzemplo de ofero estu la tiel nomita interrilato devotio: militistoj oferis sin multnombre kaze de morto de sia estro.[8]

Tera kaj arba mitologio[redakti | redakti fonton]

Montoj Torre Bermeja (2400 m) kaj Peña Santa (2596 m), en la montaro Picos de Europa.

Estas tera mitologio ligita al adoro je Geo, diino de la Tero, per diigo de bestoj, arboj, monto kaj akvo kiel bazaj animoj. Tiuj ĉiuj kredoj estas komunaj en la popoloj sub kelta influo en centra Eŭropo.

Ekzemple, en la Monto Dobra, en la valo de la rivero Besaya, oni trovis altarŝtonon dediĉitan al la kantabra dio Erudino, kun datgravuraĵo je la jaro 399. Ĉi tiu eltrovo pruvas, ke la praritoj plu estis celebritaj en Kantabrio eĉ kiam kristanismo estis la oficiala religio de Romio. Same, loknomoj, kiel Peña Sagra (monto sakrala), Peña Santa (monto sankta), Mozagro (latine: montem sacrum, = monto sakrala) aŭ Montehano (latine: montem fanum = monto de sanktejo)[9] montras, ke ili estis konsideritaj sanktaj eĉ de antikva tempo.

Ankaŭ riverojn kaj fontojn oni konsideris diecaj. En la monto Cildá aperis altarŝtono dediĉita a la patrina diino Mater Deva, ofta en la keltaj socioj kaj materiigita en formo de la rivero Deva. En la vilaĝeto Otañes oni trovis oferbovlon dediĉitan al la nimfo de fonto ŝpruciganta resanigan akvon.

Karnaj fruktoj el taksuso. Ĉi tiu mita arbo estas tiu plej karakteriza de Kantabrio kaj ofte estas plantita en specialaj lokoj. Prae, kiam oni finis konstruaĵon, oni plantis taksuson proksime al konstruloko, kiel atestilon.

Ankaŭ oni konsideris arbarojn diecaj, kio estas ofta en keltaj popoloj kun arbaj mitologioj. Kelkaj arbaj specoj estis speciale respektitaj, kiel la taksuso aŭ la kverko.

Taksuso estas la ĉefa arba simbolo en Kantabrio, kaj ĝi estis kultita de la kantabroj ekde praaj tempoj, ekzemple, ludante rolon en ritoj. Laŭ la verkoj de Silius Italicus, Floro, Plinio la Maljuna kaj Isidoro de Sevilo, la prakantabroj mortigis sin per veneno elpremita el folioj de taksuso.[10] La prakantabroj preferis morti al iĝi sklavo, kaj same ili ofere venenis maljunulojn nekapablajn batali. Nuntempe oni povas facile trovi taksusojn en la ĉefaj placoj de vilaĝoj, tombejoj, kirkoj, palacoj kaj domoj, kie ili ludis atestilan rolon. Tio ĉi pluigas hodiaŭ la misterion kaj sakralecon de ĉi tiu arba speco.

Aliflanke, kverko estas antonomazie la plej kelta arbo, eble pro tio, ke ĝi estas la plej sankta arbospeco por druidoj, kiuj kolektis viskojn el ili. Ĝi estas arbospeco kun plurajn folklorajn, simbolajn kaj magiajn trajtojn en Kantabrio. Ĝi estis ofte uzita kaj estas plu uzata kiel majarbo, ĉirkaŭ kiu oni dancas celebrante la renaskon de vegetaĵoj en majo.

Kverkoj estas simbolo de unio inter ĉielo kaj tero kaj agis kiel mondo-akso. Ĉar kverkoj ofte allogas fulmojn al si ili ludis gravan rolon en ceremonioj rilataj al pluvo kaj fajro en la tuta Eŭropo.

Triboj ankaŭ uzis la spacon sub kverkoj, fagoj, anzinoj kaj taksusoj por renkontiĝi. Tie oni leĝadis pri religiaj kaj nereligiaj aferoj. Ankoraŭ nuntempe en kelkaj malgrandaj vilaĝoj okazas municipaj renkontoj sub miljaraj arboj.

Specialaj datoj[redakti | redakti fonton]

Floro de sambuko.

Same al aliaj regionoj, en Kantabrio ankaŭ estas tagoj, dum kiuj oftas ritoj kaj legendoj. En la eklezia festo de Johano la Baptisto (24-a de junio), samtempa al somera solstico, oni konsideras nokton magia. Laŭ diversaj folkloraj fontoj, post noktiĝo, la malicaj estaĵoj Caballucos del Diablu (Ĉevaletoj de la Demono) kaj sorĉistoj ne havas povon, kaj tiun prenas tradiciaj kuracistoj. Se plukite tiun nokton, ankaŭ plantoj kiel kvar-folia trivolio, floro de sambuko, folioj de saliko, juniperoeriko interalie iĝas kuracaj aŭ bonŝancaj. Ĉirkaŭ Kristnasko (vintra solstico) ankaŭ oftis ritoj, kio estas atestilo de praa kulto je arboj, fajro kaj akvo. Dum tiu tempo, oni ornamis fontojn kaj balkonojn per floroj kaj oni dancis kaj saltis super fajro.

Noktiĝo ankaŭ estas elstara momento. En Kantabrio oni nomas "Suno de la mortintoj" la lastan sun-imaĝon de vespero, kiun, laŭdire, mortintoj sendas al teranoj. Laŭ tiu vidpunkto, tiu lasta suno indikas la momenton, en kiu mortintoj reviviĝas, kaj kelkaj fakuloj konsideras tiun pensmanieron rilata al pasinta kulto je suno.[11]

Mitologiaj estaĵoj[redakti | redakti fonton]

Per mitoj homoj emis trovi respondon por naturaj fenomenoj, kiujn ili ne komprenis. En tiu ĉi bildo videblas la rokoj Cantos de la Borrica en montoj de Sejos, glaciepokaj migraj ŝtonegoj. La kantabra mitologio atribuis al malica ogro Ojáncano la aperon de ĉi tiaj grandaj ŝtonoj sur montopintoj.

Kune al teraj kaj naturaj dioj, en Kantabrio ankaŭ ekzistas, laŭ la popola tradicio kaj same al aliaj popoloj, fabelaj estaĵoj kun diversaj formoj kaj trajtoj, kiujn la homoj temas aŭ honoras. Pri ili ankaŭ estas multaj legendoj kaj rakontoj. Ĉi tiaj estaĵoj abundas en la kantabra mitologio. Inter ili pleje elstaras ĉi tiuj sekvaj. (La nomoj aperas laŭ la originalaj hispana aŭ kantabra skribmanieroj).

  • Ojáncanu. Ĝi estas simbolo de malbono, kruelo kaj brutaleco. Ĝi estas giganta ciklopo, kiu reprezentas la kantabran version de la greka Polifemo aperanta en aliaj hindoeŭropaj mitaroj.[12]
  • OjáncanaJuáncana. Ĝi estas edzino de Ojáncanu. Ĝi estas eĉ pli malbonfarema pro tio, ke ĝi ankaŭ atakas infanojn.
  • Anjana. Ĝi estas la malulo je Ojáncanu kaj Ojáncana. Ĝi estas bona kaj bonfarema feino kiu protektas honestulojn, amantojn kaj perdintojn en arbaroj kaj padoj.
  • Esteru. Li estas grava ulo dum Kristnasko. Li estas homa arbo-hakisto vivanta sole en arbaro, kiu kronstruas ludilojn, kiujn li disdonacas dum Kristnasko tra Kantabrio.
  • Diversnomaj koboldoj. Abundas etaj estaĵoj en la kantabra mitologio, kiuj estas ĉefe ruzaj, spritaj kaj mokemaj. Oni povas arigi ilin en du grupojn: unue, domaj koboldoj, kiuj vivas en aŭ ĉirkaŭ la domoj (trasgu kaj trastolillu); kaj due, koboldoj vivantaj en arbaroj (trenti, tentiruju kaj zahorí).
Nebula kverkaro en Kantabrio. Laŭ la kantabra mitologio, en la profundo de arbaroj vivas spiritoj kaj mitologiaj estaĵoj. Per tio ĉi, oni emas trovi respondon al nekonata aŭ nekomprenebla mondo.

Krome ekzistas multaj fabelecaj estaĵoj kaj uloj, nome: Ventolines, Osa de Andara, Caballucos del Diablu, Nuberu, Musgosu, Culebre, Ramidreju, Guajona, inter aliaj. Ankaŭ estas populara rakonto pri la Sirenuca (eta sireno): ŝi estas malobeema kaj kapricema belulo, kiu grimpas sur la plej danĝerajn klifojn de Castro Urdiales. Same, ankaŭ estas tre konata rakonto pri la Fiŝhomo de Liérganes: li estis junulo, kiu tre ŝatis naĝi kaj perdiĝis en la rivero Miera; fine li aperis en la Kadiza Golfeto en formo de stranga marulo. Plie, ekzistas legendo pri Esquilu de los dientis (sciuro de la dentoj), kiu estas versio de dentofeino: ĝi estas sciuro, kiu rikoltas la dentojn de infanoj kaj donacas monon kontraŭe.

Kantabra mitologio nuntempe[redakti | redakti fonton]

Ĉi ĉiuj legendoj kaj estaĵoj estas atestilo de la mistika pensmaniero volanta trovi klarigon al danĝera, malamika kaj nekomprenebla medio, kaj pensmaniero volanta esprimi tian timon. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas kantabroj, kiuj plu romantike honoras feinojn kiel anjana kaj atribuas al ĝi bonfarojn. Same oni plu ofte timigas infanojn per rakontoj pri la ciklopo ojáncanu. Tamen, la kantabran mitaron iom post iom anstataŭigas pli modernaj kaj urbaj legendoj.

En la 20-a jarcento la kantabra mitologio plej vekis intereson de verkistoj, precipe post eldono de rakontaro kompilita de la verkisto Manuel Llano Merino (1898-1938) tra sia vivo. Tion riĉigis ankaŭ la parola literaturo kaj pluraj aliaj verkistoj, kiel Adriano García-Lomas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Herrera de Camargo (municipo Camargo) oni trovis bronzan skulptaĵon dediĉitan al tiu dio.
  2. La nomo Epane verŝajne devenas de la radiko ide. * ekwos "ĉevalo", kun ŝanĝo -kw- > -p-, tipa de keltaj lingvoj de la britona lingvaro (ankaŭ konata kiel P-kelta): gaŭla epo-s; kimra ep "ĉevalo"; kimra kaj kornvala ebol "ĉevalido".[1] Arkivigite je 2008-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Julio Caro Baroja sugestas, ke ekzistis ĉevala dio al keltoj de Iberio, same al ceteraj keltaj de aliaj lokoj en Eŭropo.
  4. E. Thevenot. Sur les traces des Mars Celtiques, Brujas, 1955.
  5. En Numanco estas reprezentaĵoj de la ĉevala dio kun abundaj sunaj signoj.
  6. En De correctione rusticorum VIII
  7. José María Blázquez Martínez (1977). La religiosidad de los pueblos hispanos vista por los autores griegos y latinos (hispane). Alirita 08-09-2007.
  8. Juan Carlos Cabria. Mitos y leyendas de Cantabria. El sacrificio, vía de unión con la divinidad (hispane). Otra Realidad. Alirita 12-07-2007.
  9. Nun ankoraŭ ekzistas 14-a-jarcenta monaĥejo, en kiu estis jam pli malnova preĝejo (Monaĥejo de Sankta Sebastiano de Hano).
  10. La folioj kaj semoj de ĉi tiu arbo enhavas tre toksan alkaloidon, kiu, se manĝite, provokas hipotension kaj kolapson en la koro kaj la spira sistemo.
  11. Juan Carlos Cabria. El culto solar II (hispane). Alirita 20-06-2008.
  12. Estaĵoj similaj al ojáncanu kaj ojáncana ankaŭ aperas en mitaroj de Iberio: Ekstremaduro (jáncanu, jáncana kaj pelujáncanu, kun granda sameco en nomoj[2] Arkivigite je 2014-04-07 per la retarkivo Wayback Machine, [3] Arkivigite je 2007-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, [4] Arkivigite je 2008-12-21 per la retarkivo Wayback Machine,[5]) aŭ Eŭskio (Tartalo aŭ Torto), interalie.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

(Hispane)