Kanto firma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En la muziko la kanto firma (el la latina, "cantus firmus") estas melodio antaŭe ekzista, kiu servas kiel bazo de komponado polifonia kaj kiun oni foje skribas aparte por ludi ĝin en longdaŭraj notoj.

La pluralo de la latina termino estas cantus firmi kvankam foje oni uzas la fuŝan formon canti firmi. En la itala oni foje uzas canto fermo (kies regula pluralo en tiu lingvo estas canti fermi).

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj melodioj polifoniaj prezentis kanton firman kiel la gregorian ĉanton, kvankan la terminon oni ne uzis ĝis la 14-a jarcento.[1] La komponaĵoj polifoniaj plej antikvaj, kiujn oni konservas kiel ekz. musica enchiriadis (en la 14-a jarcento), havas la melodion en la plej alta voĉo kaj la aranĝita parto estas sube. Ĉ. 1100 la kanto firma komencas aperi en la malsupra parto. Pli malfrue la kanto firma aperas dispoziciita en la tenorvoĉo (de la latina 'tenere', teni) en notoj longdaŭraj, voĉo, ĉirkaŭ kiu disvolviĝas melodiaj linioj pli ornamitaj, estu ili voĉkantaj aŭ instrumentoj.

La komponado uzanta la kanton firman estas la normo dum la 13-a jarcento: ankaŭ la muziko de la skolo de S-ta Martial kaj de Notre Dame utiligas ĝin samkiel la plimulto el la motetoj de la 13-a jarcento. Multaj el tiuj motetoj estis skribita en variaj lingvoj kun la kanto firma en la voĉo plej malalta. La tekstoj de la poemoj kun amora temaro povis esti kantata en dialekto super teksto sakrala en la latina en formo de tropo respektive sakrala teksto povis esti kantata kun profana melodio.

Dum la 14-a jarcento la tekniko de la kanto firma estis ofte kaj plue uzata por la plej granda parto de la voĉkanta sakrala muziko, kvankam aperas novaj procedoj: dum kiam la plejgranda parto de kontinenteŭropaj komponistoj utiligas metodojn izoritmajn, en Anglio aliaj komponistoj eksperimentis per kanto firma "migranta", en kiu la melodoi trairas de unu voĉo al alia sen pluaj modifoj. Posta novigado, konata kiel parafrazo havis specialan gravecon por la komponado de mesoj ĝisfine de la 15-a jarcento.

La mesciklo, kiu estiĝis la normo por muzika formo meze de la 15-a jarcento, aplikis la teknikon de la kanto firma kiel organiza principo. Komence la fontoj por kanto firma limitiĝis je la gregoria ĉanto, sed la sortimento de eblaj fontoj kreskis, tiel ke ankaŭ servis kiel kanto firma aliaj sakralaj kantoj kaj eĉ popularaj kantoj profanaj. Ankaŭ komence oni limitiĝis je la tenorvoĉo, sed je la fino de tiu jarcento multaj komponistoj eksperimentis per aliaj formoj de procedo, enkondukante ekz. temon en kontrapunkto inter ĉiu voĉo aŭ uzantaj diferencajn ritmojn. Dum la 16-a jarcento la tekniko de la kanto firma iom post iom estis abandonata, anstataŭiĝata per la tekniko de la parodio, en kiu variaj voĉoj de antaŭe ekzista melodio estis enkorpigitaj sakralan komponaĵoj kiel en la kazo de la meso. Dum kiam la komponistoj el Italio, Francio aŭ el la Malupraj Landoj utiligis la parodion kaj la parafrazon, la muzikaŭtoroj de Hispanio, Portugalio kaj Germanio daŭrigis la uzadon de la kanto-firma-metodo laŭ iliaj apartaj naciaj karakteroj.[2]

Johannes Ockeghem: meso L'Homme armeé. La kanto firmo aperas en la meza voĉo, dum kiam la supra kaj subaj voĉoj kantas ornamitajn melodiojn.

Eble la plej amleksa aro de verkoj sekularaj, en kiuj oni utiligis la kanton firman, estis tiuj pri L'homme armé (en la franca, La viro armita). Oni konas pli ol kvardek komponaĵojn, inkluzive du de Josquin Desprez kaj ses de unu aŭ pluraj anonimaj komponistoj el Napolo, kiuj estis intencitaj kiel ciklo. Multaj komponistoj el la mezo kaj la fino de la renesanco skribis mesojn baziĝantajn sur tiu melodio, kaj la praktiko kontinuis ĝis la 17-a jarcento, kiel ekz. en komponaĵo de Carissimi. Estas variaj teorioj, kiuj intencas ekspliki la titolon L´homme armé. Kelkaj sugestas, ke la armita viro povus reprezenti la ĉefanĝelon Sanktan Mikaelon, dum kiam aliaj inklinas al tio, ke temus pri populara taverno (Maison L'Homme Armé) de Cambrai, proksime de la domo de Dufay. Ĉar la falo de Konstantinopolo okazis en 1453, eble la teksto "L'homme armé doibt on doubter" (en la franca "oni timu la viron armitan") montras la timon kontraŭ la otomana imperio, kiu troviĝis en fazo de ekspansio kontraŭ Mez-Eŭropo.

Ekzistas aliaj ekzemploj de kantoj firmaj secularaj uzataj por la komponado de mesoj. Jen kelkaj el la plej famaj: 'Fortuna Desperata' (atribuite al Antoine Busnois), 'Fors seulement' (Johannes Ockeghem), 'Mille regretz' (Josquin), kaj 'The western wynde' (anonima).

La germanaj komponistoj de la barokepoko, speciale Johann Sebastian Bach, utiligis ĥoralmelodiojn kiel kantoj firmaj. En la komenca movimento de lia Pasiono laŭ Sankta Mateo la ĥoralo "O Lamm Gottes, unschuldig" (en la germana , "Ho Dia ŝafid‘ senkulpa") aperas en grandvaloraj notoj, kantataj de ĥoro de sopranoj "in ripieno". Multaj el liaj ĥoralpreludioj por orgeno enhavas kanton firman, jen en la soprano, jen en meza voĉo (tenoro, aldo) aŭ jen en la baso, ludata per pedalo.

Kiel instrumetodo[redakti | redakti fonton]

Oni aplikis kaj daŭre aplikas la kanton firman en la instruado de la kontrapunkto, kaj ĝi estas bazo de la Gradus ad Parnassum de Johann Joseph Fŭ, publikita unuafoje de Girolamo Diruta en 1610.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • M. Jennifer Bloxam: "Cantus firmus", Grove Music Online, eld. L. Macy (Atingo 7-a de novembro 2006), (anglalingva)
  • Sparks, E. H. Cantus firmus in Mass and Motet, Berkeley, (1963)
  • The New Harvard Dictionary of Music, eld. Don Randel. Cambridge, Massachusetts, Harvard University Press, 1986. ISBN 0-674-61525-5
  • Blanche Gangwere, Music History During the Renaissance Period, 1520–1550. Westport, Connecticut, Praeger Publishers. 2004.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harvard Dictionary of Music, p. 135.
  2. Gangwere, p. 216.