Kantono Ĝenevo
Kantono Ĝenevo | ||
---|---|---|
Kantonoj de Svislando | ||
Ĉefloko | Ĝenevo | |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1815 | |
Oficialaj lingvoj | franca lingvo | |
Oficiala mallongigo | GE | |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} | |
Areo | 282 km² | |
Loĝantardenseco | 1587 loĝantoj/km² | |
Koordinatoj | 46° 12′ N 6° 0′ O / 46.200 °N, 6.000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ N 6° 0′ O / 46.200 °N, 6.000 °O (mapo) | |
La Kantono Ĝenevo estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiuj nomiĝas kantonoj. Ĝia sidejo estas la urbo Ĝenevo. En septembro 2008, en la kantono vivis 451 083 enloĝantoj.
Nomo
La oficiala nomo de la kantono estas Respubliko kaj Kantono Ĝenevo (en la franca lingvo: République et Canton de Genève; en la germana lingvo: Republik und Kanton Genf; en la itala lingvo: Repubblica e Canton Ginevra; en la romanĉa lingvo: Republica e Chantun Genevra; en la angla lingvo: Republic and Canton of Geneva).
Lingvoj
La oficiala lingvo de Kantono Ĝenevo estas la franca.
Geografio
Kantono Ĝenevo formas la plej sudokcidentan finon de Svislando. Ĝi estas preskaŭ komplete ĉirkaŭigita de Francio. La kantono disponas pri 103 kilometra limo al la francaj departementoj Ain kaj Haute-Savoie kaj nur 4,5 kilometra limo al la svisa Kantono Vaŭdo.
La Kantono situas ĉe la sudokcidenta fino de la Lago Lemano, kie la rivero Rodano elfluas el ĝi direkte al Mediteraneo. La alia grava rivero en Kantono Ĝenevo estas Arve, kiu alfluas al Rodano en la kantonĉefurbo Ĝenevo alfluante de Chamonix. La kantono situas en la tiel nomita Ĝeneva Bazeno (en la franca lingvo Cuvette Genevoise) inter la Ĵurasa montaro en nordo kaj la Alpoj en sudo.
Historio
La Kantono Ĝenevo estis kreita en la jaro 1815 el la urbo Ĝenevo, ties servutaj teritorioj kaj el la iamaj francaj kaj savojaj teritorioj, kiujn al ĝi aljuĝis al Viena Kongreso. La aristokrata reĝimo de Ĝenevo konservis sian povon ankoraŭ ĝis la liberala revolucio la 7-an de oktobro 1846. En la sekvanta jaro Ĝenevo donis al si novan kantonan konstitucion kaj akceptis en la jaro 1848 la novan federacian konstitucion de Svislando. Ek de tiam Ĝenevo apartenis al la liberalaj kantonoj de Svislando.
Komunumoj
La kantono Ĝenevo konsistas el 45 komunumoj. La aŭtonomiaj rajtoj de la ĝenevaj komunumoj estas tamen kompare al la komunuma aŭtonomio en Alemanio relative modesta.
La plej gravaj komunumoj
Komunumo | Loĝantoj |
---|---|
Bernex | 9463 |
Carouge | 19114 |
Chêne-Bougeries | 10148 |
Chêne-Bourg | 7886 |
Collonge-Bellerive | 7346 |
Ĝenevo | 185726 |
Lancy | 27548 |
Le Grand-Saconnex | 10607 |
Meyrin | 20793 |
Onex | 17328 |
Plan-les-Ouates | 9605 |
Thônex | 13251 |
Vernier | 32038 |
Versoix | 12468 |
Veyrier | 9677 |
(stato je la 31-a de decembro 2007)
Vidu ankaŭ
grekeKomunumoj de Kantono Ĝenevo
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Canton of Genève – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
greke Oficiala retejo de la Kantono Ĝenevo greke La Kantono Ĝenevo en la Historia Leksikono de Svislando