Kantono Alameda
Alameda (Kalifornio) | |
Mapo | |
Situo en Kalifornio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 25-a de marto 1853 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Kalifornio |
Ĉefurbo | Oakland |
Plej granda urbo | Oakland |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
2.127 km² 1.909 km² 215 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
1.443.741 756 / km² |
Horzono: | Pacifika |
Retejo: www.acgov.org | |
Nomita laŭ: rivereto Alameda | |
La kantono Alameda situas en la subŝtato Kalifornio de Usono. Ĝi kovras la pliparton de la tereno oriente de la Golfo de San-Francisko. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Oakland. Je la censo de 2000 ĝi havis 1 443 741 loĝantojn kaj estis la sepa plej loĝata kantono en Kalifornio.
Kantono Alameda nun havas la plej altan imposton pri vendoj (8,75 %).
La nomo de la kantono deriviĝas de la hispana vorto alamo (= poplo) kaj signifas "poplita", "surkreskita per poploj", sed ankaŭ "aleo kun poploj". Tiun nomon portis rivereto arroyo de la Alameda, kiu pro la arboj je siaj flankoj memorigis hispanajn esplorantojn pri popla aleo.
La kantono ekestis la 25-an de marto 1853 per kunigo de granda parto de kantono Contra Costa kaj malpli granda parto de kantono Santa Clara.
Pli grava urbo de la kantono estas Hayward (Kalifornio).