Kantono Augusta
| kantono Augusta (Virginio) | |
|
| |
| kantono de Virginio | |
|---|---|
| Flago | sigelo |
| Mapo | |
Situo en Virginio | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 1-a de aŭgusto 1738 |
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | Staunton |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
2 515 km² 2 505 km² 10 km² |
| Loĝantaro - 2020 (censo): - Loĝdenso: |
77 487 31 / km² |
| Horzono: | UTC-7, somere UTC-6 |
| Retejo: http://www.co.augusta.va.us | |
| Nomita laŭ: Princess Augusta of Saxe-Gotha | |
![]() | |
La kantono Augusta[1] - angle Augusta County - estas kantono de Usono en la subŝtato Virginio. La administra centro estas la urbo Staunton. La kantono estis fondita je la 1-a de aŭgusto 1738. Ĝi havas sian nomon de la germana princino Augusta von Sachsen-Gotha-Altenburg, kiu je la angle tradukita nomo Princess Augusta of Saxe-Gotha iĝis edzino de la kronprinco Frederiko Ludoviko (germane Friedrich Ludwig, princo de la Elekto-princlando Hanovro,[2] angle Frederick Louis, kiu antaŭvidiĝis iĝi reĝo de Britio, sed tio neniam realiĝis, ĉar li lasis la tronon al sia filo, Georgo la 2-a, sekve ankaŭ Augusta ne iĝis brita reĝedzino, sed restis princino de Kimrio).
Laŭ la censo de aprilo 2020, kiu aktualiĝos nur post dek jaroj, en la kantono vivis 77 487 personoj sur areo de 2 515 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 31 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Staunton, Waynesboro, kantono Pendleton, kantono Rockingham, kantono Albemarle, kantono Nelson, kantono Rokponto, kantono Bath kaj kantono Highland.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ En vikipedio jam unuope uziĝis plene esperantigita nomo kantono Augusta, kvankam tiu nomo, malgraŭ ĉiu entuziasmo pri Esperanto, akcepteblas nur, kiam estos montrataj almenaŭ du ekstervikipediaj referencoj pri praktika uzo de tiu plene esperanta nomo ekster Vikipedio.
- ↑ La Elekto-princlando Hanovro ekzistis inter 1708 kaj 1806, kaj pluvivis post mallongaj okupoj kadre de la napoleonaj militoj de 1814-1866 kiel reĝlando Hanovro, daŭre kun fortaj ligoj al la monarkia Britio.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]



