Saltu al enhavo

Kantono Bexar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kantono Anderson (Teksaso)
Mapo
Mapo de Teksaso kun kantono Anderson emfazita
Situo en Teksaso
Situo de Teksaso en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 31-a de majo 1824
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Teksaso
Ĉefurbo San Antonio
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
3 211 km²
3 169 km²
42 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

2 009 324
626 / km²
Horzono: UTC-6, somere UTC-5
Retejo: http://www.bexar.org
Nomita laŭ: Presidio San Antonio de Bexar
Map
vdr

La kantono Bexar - angle Bexar County, angla prononco laŭ la sistemo IFA [bɛər kˈa͡ʊnti] aŭ sistemo IFA [ˈbeɪər kˈa͡ʊnti, Pri tiu ĉi sono aŭskulti, hispane condado Béxar, prononco laŭ sistemo IFA [ˈbexaɾ, do pli-malpli [BEksar] - estas unu el la 254 kantonoj de Usono en la subŝtato Teksaso. La administra centro estas la urbo San Antonio. La kantono estis fondita la 31-an de majo 1824. Ĝi ricevis sian nomon laŭ Presidio San Antonio de Bexar.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 2 009 324 personoj (antaŭe, en 2010 estis 1 714 773 loĝantoj) sur areo de 3 211 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 626 loĝantoj/km². El la kantona teritorio cetere 3 169 kvadrataj kilometroj estas tera areo kaj 42 kvadrataj kilometroj estas akva areo. La teritorio havas komunan limon kun kantono Kendall, kantono Comal, kantono Guadalupe, kantono Wilson, kantono Atascosa, kantono Medina kaj kantono Bandera.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La kantono Bexar situas en sudcentra Teksaso. Ĝi havas "rulantajn montetojn" kaj la Rivero San-Antonio fluas tra ĝi. Laŭ la usona censo, la kantono havas tutan areon de 3 255 km², el kiu 3 229 km² estas tera. La tuta areo estas nur 0,78% akva. La altitudo de la kantono varias inter 180 m kaj 360 m super marnivelo. La flaŭro varias kaj inkludas altajn herbojn, kverkojn, juniperojn, kaj prozopojn* (angle: mesquite).

Dum la antaŭ-eŭropana periodo la regiono de kantono Bexar estis okupata de koahuiltekoj, tonkaŭa-oj, kaj lipanaj apaĉoj. La unuaj eŭropanoj venis al la kantono dum 1691. Dum Majo 1718, Martín de Alarcón fondis la Misiejo San Antonio de Valero kaj Fuorto San-Antonio de Béxar, nomita por Vicreĝo Balthasar Manuel de Zúñiga y Guzmán Sotomayor y Sarmiento, dua filo de la grafo de Bexar. La kantono Bexar estas originala Teksasa kantono kreita dum 1836 de la hispana Municipo Bexar. Poste 128 aliaj kantonoj kreiĝis de la originala teritorio de la kantono Bexar.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Usona censo de 2020, estis 2 009 234 homoj. Komence de la jarmilo, en 2000, estis 1 392 931 homoj, 488 942 domanaroj, kaj 345 681 familioj loĝantaj en la kantono Bexar. La loĝantara denseco estis 431/km². Estis 521 359 loĝejoj kun densceo de 161/km². La rasa konsisto de la kantono en 2000 estis: 68,86% blanka, 7,18% afrik-usonana, 0,80% indiana, 1,61% azia, 0,10% pacifik-insulana, kaj 17,80% de aliaj rasoj. 54,35% da loĝantoj estis hispanecaj de iu ajn raso.

Estis 488 942 domanaroj, el kiuj: 36,60% havas infanojn sub la aĝo de 18 jaroj loĝantajn en la domo, 50,50% estas geedziĝitaj duopoj, 15,5% havas domaninon senedzan, kaj 29.30% ne estas familioj. 24% da ĉiuj domanaroj konsistis el unuopoj kaj 7,4% konsistas el unuopulo pli aĝa ol 65 jaroj. La averaĝa domanara grandeco estas 2,78 homoj kaj la averaĝa familia grandeco estas 3,33 homoj.

En la kantono, la loĝantaro distribuiĝas kun 28,50% sub la aĝo de 18 jaroj, 10,70% inter 25 kaj 24, 30,60% inter 25 kaj 44, 19,90% inter 45 kaj 64, kaj 10,40% super 65 jara. La mediana aĝo estas 32 jaroj. Por ĉiuj 100 virinoj estas 94,70 viroj. Por ĉiuj 100 virinoj 18 jara kaj super, estas 91,2 viroj.

La mediana domanara enspezo estas $33 328; kaj la mediana familia enspezo estas $43 727. Viroj havas medianan enspezon de $30 756 kontraŭ $24 920 por virinoj. La pohoma enspezo por la kantono estas $18 363. 15,90% de la loĝantaro kaj 12,70% de familioj estas malriĉaj. El la tuta malriĉa loĝantaro, 22,40% estas sub la aĝo de 18 jaroj kaj 12,20% estas 65 jara kaj super.


prozopo*: Nova vorto por arboj de la arba familio Prosopis. Arboj de tiu ĉi familio troviĝas en kelkaj sekaj regionoj de la mondo. La angla nomo de arboj en tiu ĉi familio estas "mesquite".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la kantona juĝejo