Saltu al enhavo

Kantono Bomi

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono Bomi


Kantono Bomi (Liberio)
Kantono Bomi (Liberio)
DMS
kantono de Liberio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tubmanburg
Areo 1 942 km²
Loĝantaro 133 705 (en 2022)
Loĝdenso 69 loĝ/km²
ISO-kodo LR-BM
vdr

La kantono Bomi - angle Bomi County, prononco laŭ la sistemo IFA [bˈə͡ʊmi kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Tubmanburg. La kantono estis fondita en 1984.

Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 84 119 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 133 705 loĝantoj[2] sur areo de 1 942 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 69 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la marbordo en la okcidenta parto de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun kantono Gbarpolu nordoriente, oriente havas mallarĝan limon al kantono Bong, kantono Montserrado sudoriente, la Atlantika Oceano estas sudokcidente kaj kantono Grand Cape Mount nordokcidente. Pli detale, la kantono dividiĝas al 4 distriktoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. rezultoj de la censo 2008, en formato PDF, arkivigite laŭ la stato de februaro 2012 (angle)
  2. rezultoj de la censo 2022, Arkivigite je 2024-08-12 per la retarkivo Wayback Machine en formato PDF (angle)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
lasamnoma lago Bomi