Saltu al enhavo

Kantono Concho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kantono Concho (Teksaso)
Mapo
Mapo de Teksaso kun kantono Concho emfazita
Situo en Teksaso
Situo de Teksaso en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1879
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Teksaso
Ĉefurbo Paint Rock
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
2 574 km²
2 548 km²
26 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

3 303
1 / km²
Horzono: UTC-6, somere UTC-5
Retejo: http://www.co.concho.tx.us
Nomita laŭ: rivero Konĉo
Map
vdr

La malurba kantono Concho - angle Concho County, prononco laŭ la sistemo IFA [kənt͡ʃˈə͡ʊ kˈa͡ʊnti], aŭ plene esperantigite kantono Konĉo - nomata laŭ la teksasa rivero Konĉo[1][2][3] - estas unu el la 254 kantonoj de Usono en la subŝtato Teksaso. La administra centro estas la loĝloko Paint Rock. La kantono estis fondita en 1879.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 3 303 personoj sur areo de 2 574 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1,3 loĝantoj/km². El la kantona teritorio cetere 2 548 kvadrataj kilometroj estas tera areo kaj 26 kvadrataj kilometroj estas akva areo. La teritorio havas komunan limon kun kantono Schleicher, kantono Runnels, kantono Coleman, kantono McCulloch, kantono Menard kaj kantono Tom Green.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kvankam signifo de ebla esperanta vorto "konĉo" ne klariĝas kaj dokumentiĝas en PIV kaj Reta Vortaro, estas klarigo kaj dokumentiĝo pri la nekutima literatura vorto en la romano Vojaĝo al Kazohinio, kie la aŭtoro Sándor Szathmári priskribas ke en la fikcia lando Kazohinio "konĉo" estas okazo, kiam multaj ekscititaj «homoj kolektiĝas al iu loko kaj konfuze kriadas».
  2. Krome konĉado en produktado de ĉokolado estas la muelado, varmigo kaj sekva longdaŭra kirlado de likvigata kakaomaso ĝis ĝi estas tute unueca kremo, en aparta konĉilo aŭ simple konĉo [1] [2]. La neformala vorto en kunteksto de rivero do esperante aludus al aparte kirligita akvo en rapidfluoj. Tio ne por kuraĝigo al disvastigo de tiu tre specifa kaj disputebla vorto, sed nur kiel klarigo.
  3. Tamen la rivero de 86 kilometroj, kiel kutime ĉe riveroj, nur en sia unua parto estas maltrankvila, kaj poste lante fluas. En la suba parto aparte multas riveraj moluskoj, protektitaj per konkoj, pri kio aludas la origina hispanlingva nomo río Concho, "konka rivero", laŭ sistemo IFA [ɾɾˈio kˈont͡ʃo] aŭ pli simple notite [RIo KONĉo].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
plia bildo de la kantona juĝejo de Paint Rock
famaj indianaj petroglifoj ĉirkaŭ Paint Rock
la centra parko de dua kantona loĝloko, Eden