Kantono Doña Ana
| kantono Doña Ana (Nov-Meksiko) | |
|
| |
| kantono de Nov-Meksiko | |
|---|---|
| Flago | |
| Mapo | |
Situo en Nov-Meksiko | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 1852 |
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | Las Cruces |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
9 888 km² 9 868 km² 20 km² |
| Loĝantaro - 2020 (censo): - Loĝdenso: |
219 561 22 / km² |
| Horzono: | UTC-7, somere UTC-6 |
| Retejo: https://www.donaana.gov/ | |
![]() | |
La kantono Doña Ana [DONja Ana] - angle Doña Ana County - estas kantono de Usono en la subŝtato Nov-Meksiko. La administra centro estas la urbo Las Cruces. La kantono estis fondita en 1852.
Laŭ la censo de aprilo 2020, kiu aktualiĝos nur post dek jaroj, en la kantono vivis 219 561 personoj sur areo de 9 888 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Sierra, kantono El Paso, kantono Otero kaj kantono Luna. En la skema mapo de la informkesto dekstre oni bone vidas, ke la kantono sude rekte limas al Meksiko, sed sudoriente ankaŭ la plej okcidenta anguleto de Teksaso (la kantono El Paso) tuŝas la areon. La duobla urbo El Paso de Teksaso kaj Ciudad Juárez de la meksika subŝtato Chihuahua situas tutproksime de la pinta angulo de Teksaso.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http:// Oficiala retejo] (angle)
| ||||||



