Kantono Ĝenesio (Nov-Jorkio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono Genesee (Nov-Jorkio)
Mapo
Mapo de Nov-Jorkio kun Kantono Genesee emfazita
Situo en Nov-Jorkio
Situo de Nov-Jorkio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 30-a de marto 1802
Ŝtato Usono
Subŝtato  Nov-Jorkio
Ĉefurbo Batavio
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
1.282 km²
1.279 km²
3 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2010:
 - Loĝdenso:

60.079
46,9 / km²
Retejo: www.co.genesee.ny.us
Nomita laŭ: la seneka vorto "Gen-nis'-hee-yo" (la bela valo)
vdr

Kantono Genesee, (esperantigebla al Kantono Ĝenesio) en angla origine Genesee County (ĝen-e-SI KAŬN-ti) estas kantono, kiu troviĝas en okcidenta Nov-Jorkio, Usono. Ĉe la tempo de la censo en 2010 estis 60.079 loĝantoj. La ĉefurbo estas Batavio (angle Batavia).

Historio

La prahistorio de la homo komenciĝis ĉirkaŭ antaŭ inter 10.000 kaj 12.000 jaroj. Kune kun mastadontaj dentoj, dentegoj, makzelo, kaj aliaj bestaj ostoj arĥeologoj trovis variecon de homfaritaj iloj, ceramikaĵoj, metaloj, kaj ledo. Tiu signifas, ke homoj loĝis tie dum longa tempo.

Kiam kantonoj estis kreitaj en Nov-Jorkio en la jaro 1683 la nuntempa Kantono Genesee estis parto de Kantono Albany. Ĉi tiu kantono estis grandega, enhavinta la nordan parton de Nov-Jorkio kaj la tutan landon de la nuntempa subŝtato de Vermonto, kaj teorie la landon al la Pacifika Oceano. Ĉi tiu kantono estis reduktita la 3-an de julio 1766 per la kreado de Cumberland County kaj ree la 16-an de marto 1770 per la kreado de Kantono Gloucester.

La 12-an de marto 1772 Kantono Albany estis fendita en tri partojn. Unu de la partoj nomiĝis Kantono Tryon kaj enhavis la okcidentan parton. Ĉi tiu kantono estis renomita Kantono Montgomery pro Richard Montgomery, Generalmajoro dum la Usona Milito de Sendependeco.

1789 Kantono Ontario estis kreita el Kantono Montgomery.

La tuta lando, kiun la nuntempa Kantono Genesee enhavis, estis parto de la Holanda Landaĉeto (angle Holland Land Purchase) en la jaro 1793. La landon vendis la Holanda Landfirmao (angle Holland Land Company) el ĝia oficejo en Batavio. La tutan landon en okcidenta Nov-Jorkio enhavis la nove kreitan Kantonon Genesee.

Kantono Genesee estis kreita el 18.000 km² landopartigo de Kantono Ontario.

La 7-an de aprilo 1806 la areo de Genesee estis reduktita al 14.400 km² pro landopartigo, kiu iĝis Kantono Allegany.

La 8-an de marto 1808 la areo de Genesee estis denove reduktita al 4.300 km² pro landopartigo, kiu iĝis Kantono Cattaraugus, Kantono Chautauqua, kaj Kantono Niagara.

La 23-an de februaro 1821 la areo de Genesee estis denove reduktita al 3.800 km² pro malsimpla landopartigo, kiu iĝis Kantono Livingston kaj Kantono Monroe.

La 15-an de aprilo 1825 nova landopartigo reduktis la areon de Genesee al 2.700 km², kaj ĉi tiu landopartigo iĝis Kantono Orleans.

La 1-an de majo 1826 la landopartigo de Orleans estis ekzaminita, kaj 26 km² de lando sur la okcidenta landlimo estis redonita al Genesee.

La 19-an de marto 1841 la areo de Genesee estis denove reduktita al la 500 km², kiuj hodiaŭ formas la kantonon, pro landopartigo, kiu iĝis Kantono Wyoming.

Geografio

Laŭ la Usona Buroo de la Censo la kantono havas totalan areon de 1.282,0 km², de kiuj 1.279,5 km² estas lando kaj 2,6 km² (0,25%) estas akvo.

Kantono Genesee estas orienta de la urbo de Bufalo kaj sudokcidenta de la urbo de Roĉestro en la orienta parto de Nov-Jorkio.

Apudaj Kantonoj

Grandaj Ŝoseoj

  • Interŝtata Ŝoseo 90
  • Usona Ŝoseo 20
  • Nov-Jorkia Ŝoseo 5
  • Nov-Jorkia Ŝoseo 19
  • Nov-Jorkia Ŝoseo 33
  • Nov-Jorkia Ŝoseo 63
  • Nov-Jorkia Ŝoseo 77
  • Nov-Jorkia Ŝoseo 98

Demografiaĵoj

Loĝantara evoluo
181018201830184018501860187018801890190019101920193019401950196019701980199020002010
125885809352147595872848832189316063280633265345613761537976444684448147584539945872259400600606037060079

Urboj, subdistriktoj, kaj vilaĝoj

  • Alabama (subdistrikto)
  • Alexander (vilaĝo)
  • Alexander (subdistrikto)
  • Attica (vilaĝo) [dividata kun Kantono Wyoming]
  • Batavia (urbo)
  • Batavia (subdistrikto)
  • Bergen (vilaĝo)
  • Bergen (subdistrikto)
  • Bethany (subdistrikto)
  • Byron (subdistrikto)
  • Corfu (vilaĝo)
  • Darien (subdistrikto)
  • Elba (vilaĝo)
  • Elba (subdistrikto)
  • Le Roy (vilaĝo)
  • Le Roy (subdistrikto)
  • Oakfield (vilaĝo)
  • Oakfield (subdistrikto)
  • Pavilion (subdistrikto)
  • Pembroke (subdistrikto)
  • Stafford (subdistrikto)

Subdistriktoj (angle: towns) estas pli malgrandaj partoj, kiuj formas kantonojn, kiel kantonoj formas la ŝtatojn, kaj kiel la ŝtatoj formas la nacion.

Indianaj rezervejoj

Federalaj kaj ŝtataj landoj

  • Darien Lakes State Park
  • Iroquois National Wildlife Refuge
  • Oak Orchard Wildlife Management Area
  • Tonawanda Wildlife Management Area

Kantonaj parkoj

  • Parko kaj Arbaro Kantono Genesee konsistas el 1,7 km² de arbaro kaj montetoj.
  • Distrareo DeWitt estas 250 km² parko, kiu enhavas 150 km² lageton.

Lernejoj

La kantono havas 8 publikajn lernejdistriktojn:

  • Alexander Central School District
  • Batavia City School District
  • Byron-Bergen Central School District
  • Elba Central School District
  • LeRoy Central School District
  • Oakfield-Alabama Central School District
  • Pavilion Central School District
  • Pembroke Central School District

Pluraj privataj lernejo ekzistas ankaŭ:

  • St. Joseph Elementary School
  • Notre Dame High School
  • St. Paul Lutheran School
  • Mary's Grace School
  • Genesee Christian Academy
  • Holy Family School

Genesee Community College havas ĝian ĉefan kampuson en la Town de Batavio.