Saltu al enhavo

Kantono Grand Bassa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kantono Grand Bassa


Kantono Grand Bassa (Liberio)
Kantono Grand Bassa (Liberio)
DMS
kantono de Liberio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Buchanan
Areo 7 936 km²
Loĝantaro 293 689 (en 2022)
Loĝdenso 37 loĝ/km²
ISO-kodo LR-GB
vdr

La kantono Grand Bassa - angle Grand Bassa County, prononco laŭ la sistemo IFA [ɡɹˈand bˈasə kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Buchanan. La kantono estis fondita en 1839.

Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 221 693 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 293 689 loĝantoj[2] sur areo de 7 936 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 37 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la okcidenta marbordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun kantono Bong norde, kantono Nimba oriente, kantono River Cess sudoriente, la Atlantika Oceano estas sudokcidente kaj kantono Margibi nordokcidente. Pli detale, la kantono dividiĝas al 8 distriktoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. rezultoj de la censo 2008, en formato PDF, arkivigite laŭ la stato de februaro 2012 (angle)
  2. rezultoj de la censo 2022, Arkivigite je 2024-08-12 per la retarkivo Wayback Machine en formato PDF (angle)