Kantono Grand Cape Mount
Kantono Grand Cape Mount
| |||
---|---|---|---|
![]() | |||
kantono de Liberio | |||
Bazaj informoj | |||
Ĉefurbo | Robertsport | ||
Areo | 5 162 km² | ||
Loĝantaro | 178 867 (en 2022) | ||
Loĝdenso | 35 loĝ/km² | ||
ISO-kodo | LR-CM | ||
La kantono Grand Cape Mount aŭ plene esperantlingve kantono Granda Kaba Monto - angle Grand Cape Mount County, prononco laŭ la sistemo IFA [kˈe͡ɪp mˈa͡ʊnt kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Robertsport. La kantono estis fondita en 1856.
Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 127 076 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 178 867 loĝantoj[2] sur areo de 5 162 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la sudokcidenta marbordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun kantono Lofa norde, kantono Gbarpolu oriente, kantono Bomi sudoriente, la Atlantika Oceano estas sudokcidente kaj Sieraleono nordokcidente. Pli detale, la kantono dividiĝas al 5 distriktoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ rezultoj de la censo 2008, en formato PDF, arkivigite laŭ la stato de februaro 2012 (angle)
- ↑ rezultoj de la censo 2022, Arkivigite je 2024-08-12 per la retarkivo Wayback Machine en formato PDF (angle)

|