Kantono Klerfo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Kantono Klerfo

ne havas blazonon

canton of Luxembourg
Administrado
Lando Luksemburgio
Estas parto de Luksemburgio
Administra centro Clervaux / Clerf / Klierf
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de januaro 2021)[1]) 19 382
Loĝdenso 43,9 loĝ./km²
Geografio
Areo 342,17 km² (34 217 ha)
situo de la kantono en Luksemburgio
Kantono Klerfo sur la mapo de Luksemburgio
Geografia situo 50° 4′ 43″ N, 6° 1′ 21″ O (mapo)50.0786111111116.0225Koordinatoj: 50° 4′ 43″ N, 6° 1′ 21″ O (mapo) [+]
Kodoj
ISO 3166-2 LU
Eksteraj paĝoj
La kategorio en la Komunejo Kantono Klerfo [+]
Pliaj informoj
LAU1-kodo[2] 00001
Rango laŭ areo 1 el 12
Rango laŭ loĝantaro 10 el 12
vdr

La kantono Klerfo (france Canton de Clervaux, germane Kanton Clerf, luksemburge Kanton Klierf) estas la plej norda kaj laŭ areo plej granda kantono de la Grandduklando Luksemburgio. Ĝi norde kaj okcidente limas je Belgio, oriente je la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio kaj sude je la luksemburgiaj kantonoj Wiltz, Diekirch kaj Vianden.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La kantono ampleksas kvin komunumojn (nombroj de loĝantoj laŭ la stato komence de januaro 2021). Se en la sekva listo indikiĝas tri loĝlokaj nomoj, temas pri la franca, germana kaj luksemburga lingvoj, se indikiĝas nur du, la franca kaj germana formoj identas kaj la dua indikita nomformo do estas la luksemburga.

  1. Clervaux (Klierf) (5605 loĝantoj) - la 5-an de decembro 2011 kreita el
    • Clerf,
    • Heinerscheid kaj
    • Munshausen
  2. Parc Hosingen (Parc Housen) (3732) - la 1-an de januaro 2012 kreita el
    • Consthum,
    • Hoscheid kaj
    • Hosingen
  3. Troisvierges (Ëlwen) (3367)
  4. Weiswampach (Wäiswampech) (2104)
  5. Wincrange (Wëntger) (4574)

Notoj[redakti | redakti fonton]