Kantono Labette
| kantono Labette (Kansaso) | |
|
| |
| Mapo | |
Situo en Kansaso | |
| Statistikaĵoj | |
| Fondita | 26-a de februaro 1867 |
|---|---|
| Ŝtato | |
| Subŝtato | |
| Ĉefurbo | Oswego |
| Areo - Sume - Tero - Akvo |
1 692 km² 1 672 km² 20 km² |
| Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
20 184 12 / km² |
| Horzono: | UTC-7, somere UTC-6 |
| Retejo: https://www.labettecounty.com/ | |
| |
La kantono Labette - angle Labette County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kansaso. La administra centro estas la urbo Oswego. La kantono estis fondita je la 26-a de februaro 1867 per ago de la usona kongreso. Ĝi havas sian nomon laŭ la rojo LaBette Creek, la dua plej granda rivereto en la kantono, kiu fluas proksimume de nord-nordokcidente sud-sudorienten tra la areo. La rivereto siavice estis nomita laŭ franc-kanada felĉasisto Pierre LaBette, kiu translokiĝis al la areo, vivis laŭlonge de la rivero Neosho, kaj edziĝis en la Osage-tribon en la 1830-aj kaj 1840-aj jaroj.
Laŭ la censo de aprilo 2020, kiu aktualiĝos nur post dek jaroj, en la kantono vivis 20 184 personoj sur areo de 1 692 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 12 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Montgomery, kantono Craig, kantono Neosho, kantono Crawford, kantono Cherokee kaj kantono Nowata.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]



