Kantono Livingston (Kentukio)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon kantono Livingston. |
Livingston (Kentukio) | |
![]() historia, eksa kantona juĝejo
| |
Mapo | |
![]() Situo en Kentukio | |
![]() | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 13-a de decembro 1798 |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Subŝtato | ![]() |
Ĉefurbo | Smithland |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
886 km² 811 km² 75 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
8 888 loĝantoj 10 / km² |
Horzono: | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) |
Nomita laŭ: Robert R. Livingston | |
![]() | |
La kantono Livingston - angle Livingston County, prononco laŭ la sistemo IFA [lˈɪvɪŋstən kˈa͡ʊnti], aŭ pli simple proksimume [LIVingsten KAŬNti] - estas kantono de Usono en la subŝtato Kentukio. Ĝi fondiĝis en la jaro 13-a de decembro 1798. Kantona ĉefurbo estas Smithland. La kantono (kiel la samnoma kantono en Nov-Jorkio) ricevis sian nomon laŭ la usona politikisto ''Robert R. Livingston (1746-1813), ne laŭ Edward Livingston (1764-1836), lia 18 jarojn pli juna frato, laŭ kiuj estas nomataj pluraj aliaj usonaj kantonoj.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 8 888 personoj sur areo de 886 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 10 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Pope, kantono Massac, kantono Marshall, kantono Hardin, kantono Crittenden, kantono Liono kaj kantono McCracken. La orientan kaj nordan limon de la kantono konsistigas la rivero Ohio, kiu samtempe estas la limo al la najbara subŝtato Ilinojso nordoriente.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]