La kantono Lofa - angleLofa County, prononco laŭ la sistemo IFA [lˈə͡ʊfə kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Voinjama. La kantono estis fondita en 1964. Ĝi havas sian nomon laŭ samnoma rivero Lofa.
Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 270 114 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 367 376 loĝantoj[2] sur areo de 9 978 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km². La teritorio situas en la pleja nordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun Gvineo norde kaj oriente, kantono Bong sudoriente kaj sude, kantono Gbarpolu sude kaj iom sudokcidente, kantono Grand Cape Mount sudokcidente kaj Sieraleono okcidente kaj nordokcidente. Pli detale, la kantono dividiĝas al 7 distriktoj.