Kantono Montserrado
Kantono Montserrado
| |||
---|---|---|---|
![]() | |||
kantono de Liberio | |||
Bazaj informoj | |||
Ĉefurbo | Bensonville | ||
Areo | 1 908 km² | ||
Loĝantaro | 1 920 965 (en 2022) | ||
Loĝdenso | 1 007 loĝ/km² | ||
ISO-kodo | LR-MO | ||
La kantono Montserrado - angle Montserrado County, prononco laŭ la sistemo IFA [mˌɒntsɪɹˈɑːdə͡ʊ kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La nacia ĉefurbo Monrovio situas en la kantono kaj estas la senkonkurence plej granda urbo, sed formala administra centro de la kantono estas la loĝloko Bensonville. La kantono estis fondita en 1985.
Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 1 118 241 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 1 920 965 loĝantoj[2] sur areo de 1 908 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 007 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la okcidenta marbordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun kantono Bong norde, kantono Margibi oriente kaj sudoriente, la Atlantika Oceano sudokcidente kaj kantono Bomi nordokcidente. Pli detale, la kantono dividiĝas al 5 distriktoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ rezultoj de la censo 2008, en formato PDF, arkivigite laŭ la stato de februaro 2012 (angle)
- ↑ rezultoj de la censo 2022, Arkivigite je 2024-08-12 per la retarkivo Wayback Machine en formato PDF (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|