Saltu al enhavo

Kantono Mora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kantono Mora (Nov-Meksiko)
katolika kirko en la loĝloko Wagon Mound
katolika kirko en la loĝloko Wagon Mound
katolika kirko en la loĝloko Wagon Mound
Mapo
Mapo de Nov-Meksiko kun kantono Mora emfazita
Situo en Nov-Meksiko
Situo de Nov-Meksiko en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 1859
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Nov-Meksiko
Ĉefurbo Mora
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
5 008 km²
5 003 km²
5 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

4 189
1 / km²
Horzono: UTC-7, somere UTC-6
Retejo: http://countyofmora.com
Nomita laŭ: Mora
Map
vdr

La kantono Mora - angle Mora County - estas kantono de Usono en la subŝtato Nov-Meksiko. La administra centro estas la censa loko Mora. En la teritorio estas ankaŭ alia censa loko, Watrou, krome vilaĝo, Wagon Mound, kaj 12 pli malgrandaj neorganizitaj setlejoj - koncize: la areo estas tre kampara, tre malurbeca. La kantono estis fondita en 1859.

Laŭ la censo de aprilo 2020, kiu aktualiĝos nur post dek jaroj, en la kantono vivis 4 189 personoj sur areo de 5 008 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Colfax, kantono San Miguel, kantono Harding, kantono Taos, kantono Santa Fe kaj kantono Rio Arriba.

Deveno de la nomo

[redakti | redakti fonton]

La kantono havas sian nomon de la centra loĝloko, kiu mem havas ĝin laŭ hispana katolika preĝejo starigita tie en 1818 kaj nomita Santa Gertrudis de lo de Mora (tiel!). En tiu nomo, la vorto "Mora" estas la hispana vorto de la bero moruso; lokaj legendoj asertas ke morusoj estis abundaj tie kiam la unuaj hispanaj setlistoj alvenis, sed laŭ historiistoj kaj biologioj tio ne veras - la nomo estis parto de la nomoj de pluraj familioj alvenintaj, kaj la morusoj estis plantitaj nur poste, sed ĝis nun la plantoj bone prosperas tie.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


akvomuelejo La Cueva en la loĝloko Mora
tradicia hotelo kaj trinkejo en la loĝloko Wagon Mound