Kantono Nimba
Kantono Nimba
| |||
---|---|---|---|
![]() | |||
kantono de Liberio | |||
Bazaj informoj | |||
Ĉefurbo | Sanniquellie | ||
Areo | 11 551 km² | ||
Loĝantaro | 621 841 (en 2022) | ||
Loĝdenso | 54 loĝ/km² | ||
ISO-kodo | LR-NI | ||
La kantono Nimba - angle Nimba County, prononco laŭ la sistemo IFA [nˈɪmbə kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 15 kantonoj, al kiuj dividiĝas la ŝtato Liberio en okcidenta Afriko. La administra centro estas la loĝloko Sanniquellie. La kantono estis fondita en 1964.
Laŭ la censo de la jaro 2008 en la kantono estis 462 026 personoj,[1] laŭ la censo de 2022 tie vivis 621 841 loĝantoj[2] sur areo de 11 551 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 54 loĝantoj/km². La teritorio situas ĉe la okcidenta marbordo de la ŝtato. Ĝi en horloĝa direkto havas komunan limon kun Gvineo nordokcidente kaj norde, kun Eburbordo (france Côte d'Ivoire),[3] malofte maloficiale esperantigite Kotdivuaro[3] nordoriente, kun kantono Grand Gadeh sudoriente, kantono Sinoe sude, la kantono River Cess sudokcidente, kun kantono Grand Bassa kaj iom pli norde kantono Bong okcidente. Pli detale, la kantono dividiĝas al 17 distriktoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ rezultoj de la censo 2008, en formato PDF, arkivigite laŭ la stato de februaro 2012 (angle)
- ↑ rezultoj de la censo 2022, Arkivigite je 2024-08-12 per la retarkivo Wayback Machine en formato PDF (angle)
- ↑ 3,0 3,1 noto pri la neoficiala variaĵo Kotdivuaro en reta vortaro. En oktobro 1985 la eburborda registaro dekretis ke la lando estu nomita Côte d'Ivoire en franca ortografio en ĉiuj lingvoj, sed nomo rekte en franca ortografio ene de fremda lingvo tute ne antaŭvidiĝas laŭ la gramatiko de multaj lingvoj, inkluzive de la okcidentslavaj, la baltaj, kaj ĉiukaze en ĉiuj lingvoj skribataj per ne-latinaj alfabetoj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|